La Harco, germane Harz [harc] estas la plej norda montaro de Germanio. Ĝi estas mezalta. Ĝia plej alta monto, Brocken [brok.n], mezuras 1142 m kaj la dua plej alta Wurmberg 971 m super la maro.

Harco
Mezmontara regiono
montara sistemo [+]

LandoGermanio

Supermara alteco1 141 m ü. NHN [+]
- koordinatoj51° 45′ 0″ N, 10° 38′ 0″ O (mapo)51.7510.633333333333Koordinatoj: 51° 45′ 0″ N, 10° 38′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoBrocken [+]
Areo2 226 km² (222 600 ha) [+]


Harco (Tero)
Harco (Tero)
Topografio de Harco

Harco (Malsupra Saksio)
Harco (Malsupra Saksio)
DEC

Map
Harco
Vikimedia Komunejo:  Harz [+]
vdr
Harco

En la mezepoko la montaro nomiĝis ankoraŭ Hart, kio signifis montarbaro. Partoj de Harco apartenas al la federaciaj landoj Malsupra Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio.

Panoramo super Harco de la montoBrocken
Satelita bildo de Harz
Quelle: World Wind

Geologia evoluo redakti

Akvo redakti

Riveroj kaj rojoj redakti

 
La rivero Bode
 
La valo de la Bode

Lagoj redakti

Marĉoj redakti

Klimato redakti

Flaŭro redakti

La naturaj arbaroj de la Altharco (germanlingve: Hochharz) konsistas el piceoj (Picea abies) kaj sorbusoj (Sorbus aucuparia), nur pli malsupre ol 600 m super marnivelo foliarboj dominas la arbaron. Ĉar la Harco en la 19-a jarcento per la ercminado plejparte estis senarbigita, la grafa ĉefforstisto (germanlingve: Oberforstmeister) Hans Dietrich von Zanthier (elparolu: cantje) evoluigis la koncepton reforstigi per rapide kreskantaj piceoj. Tiamaniere ekestis la hodiaŭ larĝe disvastigita picemonokulturo. Sed kontraste al la „harcpiceo“ la plantita piceo, origina el aliaj regionoj, malpli sukcese rezistas al la streso per neĝo kaj glacio, pro tio ĝi ankaŭ estas pli vundiĝema per bostrik-atakoj.

Aktuale 82 procentoj de la harcaj arbaroj konsistas el piceoj. Nur 12 procentoj de la arboj estas fagoj. La restantaj procentoj estas specioj kiel kverko, sorbusobetulo. (Stato de decembro 2007) En la Nacia Parko Harco troviĝas diversaj altecniveloj de vegeto. En la subalpa regiono super 1050 m troviĝas la „batalzono“ de la piceo. Tie la arboj ne malofte aĝas pli ol 250 jarojn kaj kurbigitaj per la vento je bizaraj formoj. Troviĝas tie precipe diversaj nanarbustaj erikejoj kaj altmarĉejoj. Inter 750 m super marnivelo kaj 1.050 m super marnivelo oni troviĝas en la altmonteca altecozono. Ĉi tie dominas la piceo. Tiajn areojn oni trovas ĉirkaŭ Schirke (elparolu ŝirke) kaj Torfhaus. Nur en la monteca areo inter 450 m kaj 750 m super marnivelo samkiel en la submonteca vegetoŝtupo dominas fagoarbaroj. La hodiaŭaj fagaroj kreskas sur acida grundo. La precipe ekzistanta arbarsocio estas la luzul-fag-arbaro. Ordinare super 700 m komenciĝas la pice-faga miksarbaro. Sed tiu areo en la nacia parko ŝrumpis al malmultaj restaĵoj kaj per piceoj anstataŭiĝis. En la regiono Ilsenburg la picemonokulturo eĉ malsupren etendiĝas al 230 m super marnivelo. En tiuj zonoj la piceo ne estas origina, kaŭze de la klimatoŝanĝiĝo tie ekestis pliaj damaĝoj per bostrik-atakoj. Nuntempe la administrejo de la nacia parko tiujn areojn reforstigas, por setligi tie la origine dominantan fagon kaj sikomoran aceron.

La Harco estas la hejmlando de la pulsatilo alpa subspecio blanka, kiu en Germanio kreskas nur sur la altareo de la Brocken (elparolu: brokn). Sed ĝiaj aroj estas en danĝero per la turismo denove ekestinta post la unuiĝo de Germanio. La Brockengarten (Ĝardeno de Brocken), botanika ĝardeno sur la pinto de la Brocken, okupiĝas precipe pri la specioprotektado kaj la renaturigo de la montosupro.

Precipe valoraj por la naturprotektado estas la altmarĉejoj. La renaturigon de la iamaj marĉareoj oni jam komencis. La kondiĉoj por tio estas favoraj, ĉar la altmarĉejoj en la nacia parko estas malpli ĝenataj per homa uzado ol la marĉejoj en la basebeno de Malsupra Saksio. Kiam la ligno malmultiĝis, oni provis uzi la torfon de la marĉejoj. Tio evidentiĝis neprofitiga pro la malalta hejtvaloro de la torfo kaj pro la veterkondiĉoj en la Altharco. La marĉejoj en Harco pro siaj specifaj formo kaj flaŭro havas internacian gravecon.

Faŭno redakti

Naturrezervejoj redakti

Ekonomio redakti

Eblecoj por libertempo kaj turismo redakti

Sporto redakti

Turismaj vidindaĵoj redakti

Setlejoj kaj Arkitekturo redakti

Urboj kaj vilaĝoj en kaj ĉe Harco redakti

Urboj kaj vilaĝoj en la apudharcaj regionoj redakti

de Malsupra Saksio redakti

de Saksio-Anhalto redakti

de Turingio redakti

Kasteloj kaj burgoj redakti

Preĝejoj redakti

Per la okuloj de artistoj redakti

Pentristoj redakti

  • Ernst HELBIG
  • Hermann HENDRICH
  • Edmund KOLBE
  • Klaus KUHN
  • Wilhelm PRAMME
  • Adolf RETTELBUSCH

Poetoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

germanlingvaj redakti