Hari Poter (rolulo)

(Alidirektita el Hari Poter (ulo))

Harry James POTTER estas titoliga rolulo kaj la protagonisto de la romanserio Harry Potter verkita de J. K. Rowling. En intervjuo la aŭtorino malkaŝis ke la fikcia naskiĝtago de li estu la 31-a de julio 1980 (do li celebrus sian naskiĝtagan feston samtage kiel la aŭtorino). Granda parto de la historio de la romanserio kovras sep jarojn de la vivo de la orfo Potter, kiu, dum sia 11-a jariĝo, eksciis, ke li estas magiisto. Tiele li ĉeestas en la lernejo Hogwarts pri Sorĉarto por praktiki magion sub la gvidado de la ĝentila lernejestro Albus Dumbledore kaj aliaj lernejaj instruistoj. Harry ankaŭ malkovras, ke li estas jam fama tra la magia komunumo, kaj ke lia destino estas ligata al tiu de Lord Voldemort, la internacie timita Malhela Sorĉisto kaj murdisto de lia patrino Lily Potter kaj lia patro James Potter.

Hari Poter
rolulo en fantasta filmo • literatura rolulo • sorĉisto en mondo de Harry Potter • Horcrux • Gryffindor student • teatra rolulo • half-blood • fictional orphan
Kreita de J. K. Rowling
Verko romanserio Harry Potter
Rolita de Daniel Radcliffe
Informoj
Originala nomo Harry Potter
Sekso vira
Nacieco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Posedaĵo mantelo de nevidebleco, Marauder's Map, Sambuka Bastono
Ekipita per okulvitro
Povoj magio
Naskiĝis 31-a de julio 1980
Loĝloko Godric’s Hollow, 4 Privet Drive, Hogwarts Castle
Edukejo Hogwarts
Okupo studento • auror • Quidditch player • direktoro
Patro James Potter
Patrino Lily Potter
Edzo/Edzino Ginny Weasley
Infanoj James Sirius Potter • Albus Severus Potter • Lily Luna Potter
Amikoj Hermione Granger, Ron Weasley
Malamikoj Lord Voldemort
vdr

Koncepto kaj kreo redakti

Laŭ Rowling, la ideo por la verkoj pri Harry Potter kaj pri ties eponima protagonisto venis dum atendo por prokrastita trajno el Manĉestro al Londono en 1990. Ŝi asertis ke ŝia ideo por "this scrawny, black-haired, bespectacled boy who didn't know he was a wizard became more and more real to me" (tiu svelta, nigrahara, kunokulvitra knabo kiu ne sciis, ke li estas sorĉomagiisto iĝis pli kaj pli reala al mi).[1] Dum la disvolvigo de la ideoj por ŝia libro, ŝi decidis ankaŭ ke Harry estu orfo kiu ĉeestas en internulejo nome Hogwarts. Ŝi klarigis per intervjuo de 1999 ĉe The Guardian: "Harry had to be an orphan  — so that he's a free agent, with no fear of letting down his parents, disappointing them ... Hogwarts has to be a boarding school  — half the important stuff happens at night! Then there's the security. Having a child of my own reinforces my belief that children above all want security, and that's what Hogwarts offers Harry" (Harry devis esti orfo — por ke li estu libera agent, sentima kolerigi siajn gepatrojn, seniluziigante ilin ... Hogwarts devis esti internulejo  — la duono de la gravaj aferoj okzas nokte! Krome estas la sekureco. Havi mian propran filon plifortigas mian kredon ke ĉiuj knaboj volas sekurecon, kaj tion proponas Hogwarts al Harry).[2]

La mortiĝo de sia patrino la 30-an de decembro 1990 inspiris al Rowling por verkokrei la rolulon de Harry Potter kiel knabo sopiranta por siaj mortintaj gepatroj, dum lia angoro iĝis "much deeper, much more real" (multe pli profunda, multe pli reala) ol ĉe pli fruaj skizoj ĉar ŝi rilatis ĝin al si mem.[1] En intervjuo de 2000 ĉe The Guardian, Rowling asertis ankaŭ, ke la rolulo de Wart en la novelo de T. H. White nome The Once and Future King (la estonta reĝo) estas la spirita praulo de Hari, nome "Harry's spiritual ancestor."[3] Fine ŝi asertis, ke la naskodato de Harry nome la 31-a de julio, estas ŝia propra naskodato. Tamen, ŝi asertis ankaŭ, ke la rolo de Harry ne estas rekte bazita sur reala persono: "he came just out of a part of me" (li iĝis parto de mi),[4]

Rowling asertis ankaŭ, ke Harry estas taŭga realviva modelulo por geknaboj. "The advantage of a fictional hero or heroine is that you can know them better than you can know a living hero, many of whom you would never meet [...] if people like Harry and identify with him, I am pleased, because I think he is very likeable" (La avantaĝo de fikcia heroo aŭ heroino estas ke oni povas koni ilin pli bone ol oni konas vivantan heroon, multaj el kiuj neniam oni trafas [...] se Hari plaĉas al homoj kaj tiuj identigiĝas kun li, tio plaĉas ankaŭ al mi, ĉar mi kredas ke tio estas agrabla).[5]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 oficiala retejo de J. K. Rowling – sekcio biografia (arkivigite). Arkivita el la originalo je 2007-06-06. Alirita 15-a de aŭgusto 2007.
  2. Carey, Joanna. "Who hasn't met Harry?". The Guardian (la 16-an de februaro 1999"). Alirita 15-a de aŭgusto 2007.
  3. JK (JOANNE KATHLEEN) ROWLING (1966–). The Guardian. Alirita 15-a de aŭgusto 2007.
  4. Raincoast Books interview transcript, Raincoast Books (Kanado) (marto 2001). Alirita 15-a de aŭgusto 2007.
  5. "Barnes and Noble" intervjuo (19-a de marto 1999). Alirita 15-a de aŭgusto 2007.