Hari Poter kaj la Kaptito de Azkabano (filmo)

Harry Potter kaj la Kaptito de Azkabano (angle Harry Potter and the Prisoner of Azkaban) estas fantasta filmo direktita de Alfonso Cuarón kaj distribuita de Warner Bros. Pictures.[1] Ĝi bazitas sur la romano de la sama nomo de J. K. Rowling. La filmo, kiu estas la tria en la filma serio de Harry Potter, estis skribita de Steve Kloves kaj produktita de Chris Columbus (reĝisoro de la unua kaj dua filmoj), David Heyman kaj Mark Radcliffe. La rakonto sekvas la trian jaron de Harry Potter ĉe Hogwarts kiam li ekscias ke kaptito Sirius Black eskapis el Azkaban kun la celo mortigi lin.

Hari Poter kaj la Kaptito de Azkabano
longa filmo
Originala titolo Harry Potter and the Prisoner of Azkaban
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 31 maj. 2004, 3 jun. 2004, 2 jun. 2004, 4 jun. 2004, 29 jul. 2004, 10 jun. 2004, 18 aŭg. 2022
Ĝenro fantasta filmo, porinfana filmo, filmo bazita sur romano, homlupofilmo, time-travel film, aventura filmo
Kameraado Michael Seresin
Reĝisoro(j) Alfonso Cuarón
Produktisto(j) David Heyman • Chris Columbus • Mark Radcliffe
Scenaro Steve Kloves • J. K. Rowling
Loko de rakonto LondonoAnglio
Muziko de John Williams
Ĉefrolantoj
Produktinta firmao Heyday Films 
1492 Pictures 
Warner Bros.
IMDb
vdr
la viadukto Glenfinnan en la Skotaj Altebenaĵoj videblas en la filmo

En la filmo ĉefrolas Daniel Radcliffe kiel Harry Potter, apud Rupert Grint kaj Emma Watson kiel Ron Weasley kaj Hermione Granger respektive. Ĝi ankaŭ prezentas subtenantan rolantaron inkluzivanta Gary Oldman, David Thewlis, Michael Gambon (en lia debuta rolo kiel Albus Dumbledore), Emma Thompson kaj Timothy Spall. La produktaĵo estas la daŭrigo al Harry Potter kaj la Ĉambro de Sekretoj kaj estas sekvita de Harry Potter kaj la Pokalo de Fajro.

La filmo estis publikigita la 31-an de majo 2004 en Britio kaj la 4-an de junio 2004 en Usono. Ĝi estas la unua filmo de la serio disponebla en IMAX kaj la lasta publikigita sur VHS. La filmo estis nomumita por du Oskar-premioj en 2005.

La Kaptito de Azkabano estas ĝenerale konsiderita de kritikantoj kaj fervoruloj kiel la plej bona epizodo de la filma serio.[2][3][4]

Loch Shiel, plia loko de filmado


Rolantaro redakti

Referencoj redakti

  1. Harry Potter and the Prisoner of Azkaban (2004). Box Office Mojo. Alirita 5a de Februaro 2009.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-12-17. Alirita 2015-05-30.
  3. [1]
  4. [2]

Eksteraj ligiloj redakti