Harlemo (Novjorko)

Harlemo (angle Harlem) estas kvartalo en la novjorka urboparto Manhatano. Harlemo estas unu el la ĉefaj centroj de nigrula kulturo en Usono.

Harlemo
neighborhood in Manhattan • nekorporaciiĝinta setlejo • village of New York
Administrado
Poŝtkodo 10026 • 10039
Demografio
Loĝantaro 363 633  (2010) [+]
Loĝdenso 93 938 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 73° 57′ U (mapo)40.809033333333-73.948372222222Koordinatoj: 40° 49′ N, 73° 57′ U (mapo) [+]
Areo 3,871 km² (38 7.1 ha) [+]
Harlemo (Novjorko)
Harlemo (Novjorko)
DEC
Harlemo
Harlemo
Situo de Harlemo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Harlem, Manhattan [+]
vdr

Centro de nigrula kulturo redakti

 
La Apollo-Teatrejo ĉe la 125-a strato en Harlemo
 
Masjed Aqsa de la Islama Nacio

La unuaj nigrulaj loĝantoj estis ligitaj kun la St.-Philips-Episkopa-Preĝejo. Antaŭe la nigruloj loĝis en aliaj kvartaloj, ekz. en Tenderloin, San Juan Hill, Hell’s Kitchen kaj pliaj aliaj. En la 1920-aj jaroj la loĝantonombro de nigruloj kvarobliĝis, kaj la nigrula kulturo, la t.n. Harlema Renesanco, ekfloris. Ironie la plej multaj nigruloj ne rajtis partopreni, ĉar la plej famaj klubejoj, ekz. Small’s kaj Cotton Club, kie ludis Duke Ellington, permesis eniron nur al blankuloj. Apollo-Teatrejo malfermiĝis la 26-an de januaro 1934 ĉe la 125-a strato. La domo antaŭe estis burleskejo. Savoy Ballroom ĉe Lenox-Avenuo estis renoma starejo por la svingdancado. Ankaŭ en Harlemo troviĝis Theresa-Hotelo, tiam la plej granda kaj plej bona hotelo en Usono, kiu estis alirebla ankaŭ por nigruloj.

La militjaroj por Harlemo estis streĉoplenaj. Multaj nigruloj ne volonte militservis, ĉar la usona socio traktis ilin kiel malplivaloruloj. Jam en 1934 ekestis konfrontadoj kun la polico, kaj pluaj tumultoj eksplodis en 1943. Post la Dua Mondmilito nigruloj transloĝiĝis en aliaj najbarlokoj de Novjorko, ĉar la rasdiskriminacio iom post iom malpliiĝis. Tamen Harlemo restis ĉefa loko de nigrula politiko, por intelektuloj kaj por kulturo. La konfliktoj pliserioziĝis en la 1960-aj jaroj, aparte post la atenco kontraŭ Martin Luther King.

Dekadenco redakti

Ĝis en la fruaj 1990-aj jaroj preskaŭ neniu investis kapitalon en ĉi tiun kvartalon. La plej multaj konstruaĵoj, domoj kaj lernejoj estas kadukiĝintaj, kaj ekde la 1970-aj jaroj drogoj, prostituado kaj perforto estis grandegaj problemoj, kiuj malutilis al la vivo de la plej multaj civitanoj.

Renesanco redakti

Nova renesanco ekestis en Harlemo -kiel ankaŭ en aliaj urbopartoj de Novjorko, ekde la mezo de la 1990-aj jaroj, interalie per pli malindulga sekurecpolitiko en tuta Novjorko kaj per variaj socialprogramoj deflanke de la urbo kaj de privataj organizaĵoj. Ankaŭ negocistoj kaj politikistoj vidis, kuraĝigite pro la ŝanĝoj, novajn eblecojn en Harlemo, kaj komencis nobligi resp. plivalorigi la kvartalon per renovigo. Ekestis novaj domoj, grandmagazenoj (i.a. Old Navy) kaj vendejoj, malnovaj domoj estas kreskakvante renovigitaj kaj pro daŭre kreskaj prezoj por nemoveblaĵoj en Manhatano multaj pli bonstatuloj estas allogataj per la relative modestaj prezoj.

La iama prezidanto de Usono Bill Clinton nun havas oficejon ĉe la kruciĝo de la 125-a strato kun la 7-a Avenuo, kaj oni planas konstrui novan Marriott-Hotelon ĉe la 125-a strato kaj Parko-Avenuo. Ĉi tiun proceson kelkaj homoj rigardas kritike, ĉar per tio parte homoj kun malpli da vivrimedoj estas elpuŝataj el siaj domoj, kaj ĉar oni timas la perdon de identeco de sia kvartalo kun ĝiaj multaj "brunŝtonaj domoj" el la epoko de 1870 ĝis 1910.

Stratonomoj redakti

Kelkaj stratoj intertempe ricevis nomojn de nigrulaj aktivuloj kaj gravuloj.

Vidu ankaŭ redakti