Buŝharmoniko

muzika instrumento
(Alidirektita el Harmoniko)

Buŝharmoniko estas malgranda blovinstrumento kiu havas multajn metalajn (latunajnbronzajn) anĉojn. Ĉiu anĉo estas fiksita en trueto, kaj permesata vibri libere. Kiam aero estas blovata tra trueto, specifa tono estas produktata. Muzikisto povas uzi langon kaj lipojn por elekti la trablovatajn truojn.

16-trua kaj 10-trua buŝharmonikoj.
Mayall ludante harmonikon en "Pistoia Blues", Pistoia, Italio.

La instrumento estas fame uzata en blusa, roka, kaj popola muziko. Unu el la plej famaj harmonikoludantoj sendube estas Toots Thielemans.

Similaj instrumentoj redakti

La termino harmoniko ankaŭ rilatas al similaj instrumentoj kiuj ĉiuj sonoras per vibrigo de lamenetoj; pro tio oni fojfoje diras buŝharmoniko por malambiguigi.

Blovado estas uzata ankaŭ kun tirharmonikoj, ekzemple akordionoj, koncertinoj, bandonioj, ktp. Tiuj instrumentoj funkcias per balgo (premita inter la manoj) anstataŭ buŝa blovado. Krome oni regas la aerfluon tra truojn (por krei tonojn) per uzo de butonoj kaj klavoj.

Frapharmoniko sonoriĝas per frapado kiu vibrigas la lamenetojn.

Frotharmonikoglasharmoniko konsistas el vitraj glasoj, kiujn oni frotas per malseka fingro por vibrigi.

Blovklavaro estas buŝharmoniko, kiu havas klavaron. Aŭ blovakordiono.

Famaj harmonikistoj redakti

Bildaro redakti