Ĝermolisto de svedaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Harold Brown)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Ĉi tiu artikolo temas pri multe aktiva kaj konataj svedaj esperantistoj, pri kiu malmulte estas skribita en fontoj.

ARedakti

Bertil ÅKERBERG (naskiĝis 1911 - mortis meze de majo 1989 en Stokholmo) estis dum pli ol 20 jaroj la respondeca eldonanto de la sveda revuo La espero.

BRedakti

Åke BLOMBERG (1922 - mortis la 8-an de junio 1992) estis UEA-delegito en Lidköping. Li estis prezidanto de Eldona Societo Esperanto kaj de la loka klubo, kaj iama redaktoro de la revuo La espero.

Viktor BONDE estis librobindisto kaj esperantisto (naskiĝinta la 8-an de marto 1892 en Falun). Li estis pacifisto, abstinenculo, kaj esperantistiĝis en 1916. Kursoj; gvidado de la koresponda kurso de la Sveda Esperanto Federacio (SEF), 1927-1932. Delegito de UEA 1919-1929. Tradukoj el la sveda en Svenska Arbetar Esperantisten ktp.

Harold BROWN (1925-2004) estis sveda esperantisto kaj verkisto. Harold loĝis en Högsby dum 19 jarojn. Li verkis multajn librojn, teatraĵojn kaj artikolojn en Esperanto kaj prelegis pri literaturo. Eduko Danĝera - kaj aliaj teatraĵoj, eldonita je la centjariĝo de SEF, 2006. La teatraĵo La Pesto estas tradukita en plurajn lingvojn. Li mortis la 10-an de marto 2004 post denova apopleksio. Klaki ĉi tie por vidi la hejmpaĝon de Harold kaj Kerstin Rohdin].

CRedakti

Erik Alfred Torbjörn COLLINDER (naskiĝis la 22-an de julio 1894 en Sundsvall, Svedio, mortis la 20-an de majo 1983 en Vieno, Aŭstrio), ofte mallongigata Björn Collinder, estis profesoro pri finno-ugraj lingvoj en la universitato de Upsalo. Li lerte defendis Esperanton en radio-diskutado mondlingva printempe de 1933. Jam lia patro, gimnazia instruisto en Sundsvall, estis esperantisto, menciita en la Jarlibro Esperantista de 1897.[1]

ERedakti

Ann-Gerd ENGBERG (1929-1994), estraranino de la klubo en Norrköping, pereis en la katastrofo de la ŝipo Estonia sur la Balta maro, la 28-an de septembro 1994.

HRedakti

Albin Henning HALLDOR (18921990) estis ĝardenisto kaj redaktoro. Halldor estis esperantisto de 1907, estrarano kaj afergvidanto de Eldona Societo Esperanto kaj sekretario de Sveda Esperanto-Federacio (SEF) de 1922 ĝis 1927. Li redaktis la organon de SEF, La Espero, de 1921 ĝis 1927. Li naskiĝis la 18-an de septembro 1892 en Sunne (Vermlando, Svedio) kaj mortis la 26-an de junio 1990 en Stokholmo.

Ake HOLMEN [kredeble Åke] (naskiĝis en 1927, mortis en 1988 en Hammarö) estis multjara UEA-fakdelegito pri biciklado.

Eskil HÅKANSSON (hokanson) estis inĝeniero, kaj Esperantisto de 1901, kiu naskiĝis en Lidingö. Li instruis Esperanton en Stockholm kaj Södertälje. Li estintis estrarano de diversaj esperanto-grupoj, kaj delegito de UEA.[2]

JRedakti

Victor JANHEIM (naskiĝis 1910, mortis frue en 1989) estis UEA-fakdelegito pri abelkulturo en la urbeto Kungsör dum pli ol 40 jaroj.

Märta JENSIE (naskiĝis 1907, mortis la 25-an de marto 1979 en Jönköping) estis sveda esperantistino. Dum 25 jaroj ŝi fakdelegitis pri turismo.

Bengt JOELSSON estas sveda esperantisto. En 1956 li estis vicprezidanto de Sveda Esperanto-Federacio. Li loĝis en Hägersten.[3]

Alf JOHANSSON (19211991) estis vicdelegito de UEA en Lidköping dum pli ol 20 jaroj.

Gustav R. JOHANSSON (naskiĝis en 1899, mortis la 19-an de septembro 1978 en Karlstad) estis esperantisto, instruisto, delegito kaj loka peranto de UEA dum pluraj jardekoj.

Stig JOHANSSON (naskiĝis en 1918, mortis en 1994 en Tomellila) estis esperantisto kaj dumviva membro de UEA.

KRedakti

Henrik KARLSSON (1912-1995) estis delegito en Kisa ekde 1947. Li membris en Societo Zamenhof dekomence (1975). Li mortis komence de julio 1995 en Kisa.

Hjalmar KIHLBERG (ĉilberj) (1-a de januaro 1881 en Kilanda, mortodato nekonata) estis sveda esperantisto kaj popollerneja instruisto en Vingåker. Li estis esperantisto de 1928. Li verkis multajn favorajn gazetartikolojn pri Esperanto kaj gvidis lingvokursojn.

Nils-Erik KRISTOFERSON (naskiĝis 1937 - mortis en septembro 2001 en Stokholmo) estis dumviva membro, delegito pri televizio.

LRedakti

Gustav Adolf LARSON estis ĉefkontisto, kaj naskiĝis 1 decembro 1888 en Falun. Li estis esperantisto de 1905. Kas. de SEF. Kunfondinto kaj kas. de Eldona Societo Esperanto de 1908. Ĉefdelegito de UEA.

Henry LUNDIN (naskiĝis 1902 - mortis la 24-an de junio 1977 en Örebro) estis vicdelegito de UEA en sia urbo. Li aktivis dum multaj jaroj, precipe en la kristana Esperanto-movado (KELI).

Isidor "Isse" LUNDMARK (naskiĝinta en 1910; mortinta en junio 2002 en Örebro) estis sveda esperantisto. Esperanton li eklernis kiel 17-jarulo, kaj ĝi estis lia ĉefa intereso dum la tuta vivo. Li estis sindona kaj sprita homo, kiu multon faris por la Esperanto-vivo en sia urbo.

MRedakti

Lennart MAGNUSSON (naskiĝis 1911 - mortis 1994 en Malmö) estis UEA-fakdelegito pri teksindustrio en Malmö, en kies klubo li estis membro ekde 1937.

Erik Vilhelm MALMKVIST estis fervoja oficisto kaj esperantisto, naskiĝinta la 1-an de septembro 1887 en Grums. Li estis esperantisto ekde 1904, do ekde la 17-a vivjaro. Li estis revizoro de Eldona Societo Esperanto ekde 1929, prezidanto de la Esperantoklubo de Stokholmo ekde 1933 kaj estrarano de Sveda Esperanto-Federacio ekde 1932.

Richard MOHOLM (naskiĝis 1912 - mortis la 9-an de aprilo 1994 en Lövånger) estis UEA-fakdelegito pri ĝardenkulturo, dumviva membro.

NRedakti

Ingrid NÄSHOLM estas sveda esperantistino. Ŝi vivas en Sundsvall kaj multajn jarojn laboris kiel flegistino en la urba malsanulejo. Ekde la 1900-aj jaroj ŝi aparte aktivas por la neformala faka asocio Rondo Kato – Esperantista Kat-amikaro.

Ragnhild NIKLASSON (naskiĝis en 1908, mortis la 19-an de novembro 2001 en Örebro) estis individua membro de UEA ekde 1951 kaj multjara fakdelegito de UEA pri kristanismo. En la sveda sekcio de KELI ŝi estis kasistino, sekretariino kaj inter la jaroj 1977 kaj 1980 ties prezidantino, ekde 1993 ĝia honora membro.

Amy NILSSON (naskiĝis en 1915; mortis la 7-an de januaro 2001 en Stokholmo) estis sveda esperantisto, dumviva membro de UEA, 50 jarojn aktiva en Kristana Esperantista Ligo Internacia.

Ingemar NORDIN (1914-2002) estis iama UEA-delegito pri pedagogio. Li mortis la 15-an de januaro 2002 en Stokholmo.

Gustav NYGÅRD (1922-1995) estis delegito pri maristaj aferoj en Gotenburgo, ano de Societo Zamenhof kaj dumviva membro.

PRedakti

Folke PETTERSSON (naskiĝis 1918 - mortis en junio 1986 en Solna) estis fakdelegito pri fervojoj de pli ol 25 jaroj.

RRedakti

Ulf RIBERS (1913-1999) grave rolis dum multaj jaroj en la sveda Esperanto-movado, inter alie kiel aktivulo de la eldonejo Progreso. Li forpasis en oktobro 1999 en Motala.

Åke ROHDIN (naskiĝis en 1937, en Amnehärad (Svedio) estas sveda esperantisto. Li estas filo de Kurt Rohdin kaj Ingrid Rohdin. Lia edzino estis Kerstin Rohdin.

Anders ROSENBERG estis popollerneja instruisto, poste, gimnastika direktoro, akvo-kuracisto kaj higienisto, kiu askiĝis en la 19-a de januaro 1861 en Tygelsjö. Estante esperantisto de 1907, li estis delegito de UEA, propagandisto, kaj kursgvidis kaj verkis kelkaj libretoj.[4]

Ivar RUNFELDT (naskiĝis 1903 - mortis la 13-an de septembro 1978 en Karlstad) estis fakdelegito kaj multjara membro de UEA.

SRedakti

Malte SMITH (1908-1997), dumviva membro, regula ano de Societo Zamenhof, mortis en Kävlinge.

Jack SNARBERG (naskiĝis en 1921; mortis la 17-an de januaro 2000 en Jönköping) estis membro de UEA dum preskaŭ 60 jarojn. Li estis ĝia fakdelegito pri juveloj.

Sven STRANDBERG (naskiĝis en 1925; mortis la 30-an de majo 2003 en Lund) estis sveda esperantisto kaj pedelo, iama fakdelegito de UEA pri aŭtomobilismo. Li estis longtempe kluba estrarano.

Sven SUNDIN (1914-1993) estis vicdelegito en Växjö.

Erik SVÄRD estas esperantisto kaj programisto. Li programis multajn sukcesajn programojn.

Lennart SVENSSON (1930–2002) estis magistro pri filozofio, delegito kaj dumviva membro de UEA en Ljungby. Li mortis en aprilo 2002.

TRedakti

Per TORNEGREN (1927-1997) estis dumviva membro de UEA kaj fakdelegito dum kvaronjarcento pri konstruado kaj laborjuro. Li mortis la 4-an de januaro 1997 en Malmö.

Harry TÖRNSKOG estas sveda esperantisto. En 1956 li estis sekretario de Sveda Esperanto-Federacio. Li loĝis en Älvsjö.[5]

WRedakti

John WIDÉN (naskiĝis 1902 - mortis la 6-an de marto 1977 en Lidköping) estis estro de loka arkivejo, en kiu li kreis konsiderindan Esperanto-fakon. Li aktivis en la loka movado dum pluraj jardekoj kaj longtempe estis ankaŭ membro de UEA.

Karl WIKLUND (naskiĝis 1912 - mortis la 31-an de decembro 1992 en Gotenburgo) estis multjara membro de UEA.

ReferencojRedakti

  1. Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Collinder, Torbjörn el la Enciklopedio de Esperanto.
  2. Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Hakansson, Eskil el la Enciklopedio de Esperanto.
  3. La Espero, januara-februaro 1954, paĝo 3.
  4. Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Rosenberg, Anders el la Enciklopedio de Esperanto.
  5. La Espero, januara-februaro 1954, paĝo 3.