Harold J. JONES (naskiĝis la 27-an de februaro 1940 en Richmond (Indianao)) estas usona ĵaza frapinstrumentisto.

Harold Jones
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1940 (1940-02-27) (84-jaraĝa)
en Richmond
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo muzikisto • drumisto • ĵazmuzikisto • fotisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Jones vizitis la gimnazion de Richmond kaj iris en la aĝo de dek kvar jaroj al frapinstrumentaro. Li ludis ekde 1956 en Indianapolis kun muzikistoj kiel Wes Montgomery kaj Freddie Hubbard. Li ricevis stipendion ĉe la Usona Konservatorio en Ĉikago; krom tio li prezentis kun diversaj bandoj kiel ankaŭ elzemple kun bluskantisto Roosevelt Sykes kaj kun Eddie Harris. En la aĝo de 21 jaroj li koncertvojaĝis kun Paul Winter tra Latinameriko kaj Usono. Li famiĝis pro sia kunverkado de la albumo Exodus de Eddie Harris (1961). Ekde 1967 ĝis 1972 li apartenis al la Orkestro Count Basie kaj akompanis en la bando de Basie la kantistojn Ella Fitzgerald, Tony Bennett, Carmen McRae, Nancy Wilson kaj Sammy Davis la pli juna. En 1973 li koncertis kun Marlena Shaw je la Ĵazfestivalo Montreux. Plurfoje li vojaĝis kun Benny Carter, ekzemple en 1979 tra Japanujo. En la 1980-aj jaroj li koncertvojaĝis kun Sarah Vaughan kaj prezentis kun ŝi en la Blanka Domo. Li ankaŭ kunverkis ŝiajn albumojn Send In the Clowns (1981) und Crazy and Mixed Up (1982) ĉe diskeldonejo Pablo.

En la 1990-aj jaroj li akompanis kantistinon Natalie Cole je ŝia koncertvojaĝo. En 1994 li muzikis kun Dick Hyman kadre de la Festivalo San Francisco. Li krome koncertis je festivaloj de sia hejnurbo (ekz. Indy Jazz Fest) kaj instruis majstroklasojn ĉe universitatoj. Jones kunverkis entute kvin albumojn, kiuj estis distingataj per Gremioj, de Count Basie (Warm Breeze, 1982), de Sarah Vaughan (Gershwin Live, 1982), de B.B. King (Live at the Apollo, 1990), de Natalie Cole (Unforgettable With Love el 1991, Take a Look el 1993). krom tio li kunlaboris dumpase de sia kariero kun Gene Harris, Quincy Jones/Sammy Nestico, Jeanie Bryson, Marian McPartland (Plays the Benny Carter Songbook, 1990), Walter Norris, Diane Schuur kaj Clark Terry.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti