Harold Pinter

angla dramisto

Harold PINTER (naskiĝis en Londono la 10-an de oktobro 1930; mortis en Londono la 24-an de decembro 2008) estis angla verkisto de teatraĵoj kaj teatra reĝisoro. Li verkis por teatro, radio, televido, kaj filmoj. Lia frua verkaro estas ofte kunligita kun la "Absurda Teatro".

Harold Pinter
Nobel-premiito
Persona informo
Harold Pinter
Naskiĝo 10-an de oktobro 1930 (1930-10-10)
en Londono,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Morto 24-an de decembro 2008 (2008-12-24) (78-jaraĝa)
en Londono,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per hepata kancero vd
Tombo Kensal Green Cemetery vd
Religio ateismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Reĝa Centra Lernejo de Parolo kaj Dramo • Reĝa Akademio de Drama Arto vd
Familio
Patro Jack Haim Pinter vd
Patrino Frances Moskowitz vd
Edz(in)o Vivien Merchant • Antonia Fraser vd
Infanoj Daniel Brand vd
Profesio
Alia nomo David Baron vd
Okupo dramaturgoaktorofilmreĝisoroscenaristoverkistoteatra reĝisoro • poeto • romanisto • reĝisoro vd
Aktiva en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Aktiva dum 1947–2003 vd
Verkado
Verkoj The Room ❦
The Birthday Party ❦
The Dumb Waiter ❦
The Caretaker vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Harold Pinter

Pinter naskiĝis en Hackney en Londono. Li eldonis poezion dum sia juneco, kaj komencis labori en la teatro kiel aktoro. La unua teatraĵo, La ĉambro (The Room), aperis en 1957. Tiun saman jaron, li komencis verki La naskiĝtaga festeno (The Birthday Party), verŝajne lia unua teatraĵo hodiaŭ vaste prezentata. Komence ĝi estis fiasko, sed post la sukceso de La prizorganto (The Caretaker) en 1960 ĝi estis revivigita kaj tiam bone aprezita. Ĉi tiuj teatraĵoj kaj aliaj fruaj teatraĵoj, ekz. La hejmenveno (The Homecoming, 1964), foje estas priskribataj kiel prezentoj de "la komedio de minaco". Ili ofte prenas ŝajne normalan situacion kaj transformas ĝin en minacan kaj absurdan aferon per interpersonaj rilatoj, kiuj ŝajnas nekompreneblaj kaj al la spektantaro kaj foje al aliaj personoj.

Li komencis pli ofte reĝisorumi dum la jardeko 1970, kaj fariĝis asocia reĝisoro de la Nacia Teatro en 1973. Liaj pli malfruaj teatraĵoj emis esti pli mallongaj, kaj pri temoj kiuj povas esti vidataj pli politikaj, ofte ŝajnante alegorioj pri subpremo. Estis dum la 1970-aj jaroj ke Pinter komencis esti pli laŭta pri politikaj aferoj, prenante distinge maldekstran starpunkton. Li daŭre strebis atentigi la mondon pri perforto kontraŭ homaj rajtoj kaj subpremoj, kaj leteroj de li ofte aperis en la gazetoj de Britio ekz. The Guardian kaj The Independent. (Ekzemple lia gratulmesaĝo al Mordechai Vanunu (7-a en la listo))

En 1985 li vojaĝis al Turkio kun la usona verkisto de teatraĵoj Arthur Miller kaj tie renkontis multajn viktimojn de politika subpremo. Ĉe aranĝo de la usona ambasadejo por honorigi Miller-on Pinter, anstataŭ interŝanĝi ĝentilajn vortojn, parolis pri homoj, kiuj spertis torturon per elektro ĉe la seksorganoj, kaj estis elĵetita. (Miller, subtene, forlasis la ambasadejon kun li.) Liaj ekscioj tie pri subpremo de la kurda lingvo fare de armea registaro inspiris lian teataĵojn Monta lingvo (Mountain Language) de 1988.

Lia unua filmdialogo, La servisto (The Servant), estis verkita en 1962. Li poste verkis la filmdialogojn por La peranto (The Go-Between) kaj La virino de la franca leŭtenanto (The French Lieutenant's Woman). Li ankaŭ eldonis filmscenaron bazitan sur Serĉante perditan tempon (A la recherche du temps perdu) de Marcel Proust, sed oni neniam faris filmon el ĝi.

En 1977 Pinter kaŭzis publikan skandalon forlasante edzinon kaj aktorinon Vivien Merchant pro Damo Antonia Fraser, kiun li edzinigis en 1980.

Pinter estis fanatikulo pri la sporto kriketo kaj estro de la komitato de Kriketoklubo Gaieties.

Li ricevis la Nobel-premion pri literaturo en 2005.

Teatraĵoj redakti

  • La ĉambro (The Room, 1957)
  • La naskiĝtaga festo (The Birthday Party, 1957)
  • La muta kelnero (The Dumb Waiter 1957)
  • Eta doloro (A Slight Ache, 1958)
  • La varmegdomo (The Hothouse 1958)
  • La prizorganto (The Caretaker, 1959)
  • Skizoj (1959)
    • La nigra kaj blanka (The Black and White)
    • Problemo aperonta (Trouble in the Works)
    • Fina foriranto (Last to Go)
    • Petas halton (Request Stop)
    • Aparta oferto (Special Offer)
    • Tio estas via ĝeno (That's Your Trouble)
    • Tio estas ĉio (That's All)
    • Intervjuo (Interview)
    • Kandidato (Applicant)
    • Dialogo tri (Dialogue Three)
  • Nokto eksterhejma (A Night Out, 1959)
  • Nokta lernejo (Night School, 1960)
  • La nanoj (The Dwarfs, 1960)
  • La kolekto (The Collection, 1961)
  • La amanto (The Lover, 1962)
  • Tefesteno (Tea Party, 1964)
  • La hejmenveno (The Homecoming, 1964)
  • La subtera etaĝo (The Basement, 1966)
  • Pejzaĝo (Landscape, 1967)
  • Silento (Silence, 1968)
  • Skizo: Nokto (Night, 1969)
  • Antaŭlongaj tempoj (Old Times, 1970)
  • Monologo (Monologue, 1972)
  • Nenies lando (No Man's Land, 1974)
  • Perfido (Betrayal, 1978)
  • Familiaj voĉoj (Family Voices, 1980)
  • Victoria Stacidomo (Victoria Station, 1982)
  • Speco de Alasko (A Kind of Alaska, 1982)
  • Skizo: Precize (Precisely, 1983)
  • Unu por la vojo (One For the Road, 1984)
  • Monta lingvo (Mountain Language, 1988)
  • La nova mondordo (The New World Order, 1991)
  • Festena tempo (Party Time, 1991)
  • Lunlumo (Moonlight, 1993)
  • Cindroj al cindroj (Ashes to Ashes, 1996)
  • Festado (Celebration, 1999)
  • Skizo: Gazetaro konferenco (Press Conference, 2002)

Prozo redakti

  • Kullus (1949)
  • La nanoj (The Dwarfs, 1952-56)
  • Plejlastaj raportoj de la Borso (Latest Reports from the Stock Exchange, 1953)
  • La nigra kaj la blanka (The Black and White, 1954-55)
  • La ekzameno (The Examination, 1955)
  • Tefesteno (Tea Party, 1963)
  • La marbordo (The Coast, 1975)
  • Problemo (Problem, 1976)
  • Lola (1977)
  • Novelo (Short Story, 1995)
  • Knabinoj (Girls, 1995)
  • Mi pardonpetas pri ĉi tio (Sorry About This, 1999)
  • La distrikto de Dio (God's District, 1997)
  • Tess (2000)
  • Voĉoj en la tunelo (Voices in the Tunnel, 2001)

En Esperanto redakti

Harold Pinter sciigis ke li malpermesas ke liaj verkoj estu tradukitaj al Esperanto, ŝajne ĉar li opiniis, ke Esperanto ne taŭgas por literaturo. Li tial malpermesis en 1986 ke lia verko "The Lover" estu esperantigota; sekve la tradukinto ne povis publikigi ties esperantan version, kaj la teatra trupo, kiu pretigis ties surscenigon, ne rajtis prezenti ĝin.

Eksteraj ligiloj redakti