Harold la 2-a (Anglio)

(Alidirektita el Haroldo la 2-a (Anglio))

Harold la 2-aHarold Godwinson (naskiĝis ĉirkaŭ 1022; mortis la 14-an de oktobro 1066) estis la lasta angla reĝo antaŭ la konkero de Anglio far la normanoj.

Harold la 2-a
Reĝo de Anglio
Persona informo
Harold Godƿinson
Naskiĝo ĉirkaŭ 1022
en Essex
Morto 14-an de oktobro 1066 (1066-10-14)
en Hastings
Mortis pro morto dum batalo vd
Tombo Waltham Abbey vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Patro Godvino vd
Patrino Gytha Thorkelsdóttir vd
Gefratoj Edith of Wessex • Leofwine Godwinson • Gyrth Godwinson • Sweyn Godwinson • Wulfnoth Godwinson • Tostig Godwinson vd
Edz(in)o Edith the Fair • Ealdgyth vd
Infanoj Gytha de Wessex • Gunhild of Wessex • Magnus, son of Harold Godwinson • Harold, son of Harold Godwinson • Godwin, son of Harold Godwinson • Edmund, son of Harold Godwinson • Ulf, son of Harold Godwinson vd
Profesio
Okupo suvereno vd
reĝo de Anglio
Dum 1066
Antaŭulo Eduardo la Konfesanto
Sekvanto Vilhelmo la Konkerinto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Harold la 2-a de Anglio

Familio redakti

Harold estis filo de la angla grafo Godwin Wulfnothson de Wessex kaj Gytha Thorgilsdottir, fratino de la grafo Ulf de Danio. Li havis multajn fratojn: Sven, Tostig, Gyrth, Leofwine, Wulfnoth , Waeltheow, Morcar, Edwin, Herbert, Ælfgar kaj fratinojn Edith, Elgiva, Gunhilda kaj Gytha.

Li edziĝis dufoje. Li ne havis gefilojn el la unua geedziĝo kun Thyra Sveinsdóttir, filino de la dana reĝo. El sia dua geedziĝo kun Gytha Thorkelsdóttir li havis plurajn idojn: Godwine, Edmund, Magnus, Gyda kaj Gunhild. Li ankaŭ havis multajn neleĝajn infanojn kun sia amatino Edith Schwanenhals.

Post la morto de sia patro Godwin en 1053, Harold iĝis grafo de Wessex, kaj tiel la dua plej potenca viro en Anglio. Li batalis en Kimrio (1062-1063) kaj kontraŭ sia frato Tostig (1065).

Tronsukcedo redakti

En la jaro 10641065 la angla reĝo Eduardo la Konfesanto sendis sian bofraton Harold kiel mesaĝiston al Vilhelmo, kiu tiam estis duko de Normandio (kaj poste iĝis Vilhelmo la Konkerinto kaj estris la dukujon el Rouen, kie li tenis en malliberejo la fraton de Harold, Wulfnoth Godwinson. La velvojaĝo finiĝis per ŝtormo kaj Harold estis kaptita de Guy de Ponthieu en Beaurain. Vilhelmo liberigis lin kaj post sukcesa kuna batalado Harold fine ĵuras fidelon al Vilhelmo.

Far de Vilhelmo la fidelĵuro estis taktiko por plifirmigi sian rajton je la angla krono kontraŭ Harold. Fakuloj ankoraŭ ne konkordas pri la kialoj de Harold, ĉu li komencis intencis agnoski Vilhelmon kiel reĝo aŭ ĉu li volis nur liberigi siajn fraton Wulfnoth kaj nevon Hakon?

Reĝo redakti

Sed post la morto (en la jaro 1066) de la senida reĝo Eduardo la Konfesanto, kiu nomumis Vilhelmon kiel sukcedonton (eble jam en 1052), la anglaj Witan (plejalta konsilio de sacerdotoj kaj nobeloj) tamen elektis Harold-on sukcedanto.

Dum la mallonga reĝotempo de Harold oni ne ĉesis pridiskuti la leĝecon de sia reĝeco.

Vilhelmo invadis Anglion por postuli perforte sian "rajton". Pro tio li eĉ petis la permeson de la Papo.

La batalo de Hastings redakti

Dum Harold starigis sian armeon je la suda marbordo de Anglio atendante Vilhelmon, tiu ĉi atendis favorajn ventojn trans la Manika Markolo. Komence de septembro Harold devis eksigi sian armeon, ĉar la militistoj estis devigitaj deĵori nur dumonatajn jare kaj la rikolto atendis ilin.

Tiam alteriĝis Tostig kaj Harald Hardrada, kiu pro Knuto la Granda postulis ankaŭ la tronon, kun 300 ŝipoj (el kiuj nur 30 reiros al Norvegio) en la norda Anglio. En la batalo ĉe Stamford Bridge la 25-an de septembro 1066 Harold venkis, Tostig kaj Hardraada mortis.

Intertempe Vilhelmo foriris el Normandio kaj alvenis ĉe Hastings, kie okazis la batalo la 14-an de oktobro 1066, kie Harold mortis. Vilhelmo, nun "la Konkerinto", kronigis sin reĝo de Anglio.

Internaj ligiloj redakti