Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri birda specio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Harpio (mitologio).

Harpioj laŭ la grekolatina mitologio estis teruraj virinoj kiuj venis flugantaj predi alies manĝon, kun diversaj apermanieroj ĉu virino kun flugiloj ĉu birdo kun virina kapo. Kutime ili rilatas al forporto de mortinto al Hadeso. Ĉiukaze tiu imago ĉiam rilatis teruron kaj terurigon. Por plia informo, vidu la artikolon: Harpio (mitologio).

Mitologia harpio
Amerika harpio

Pro tio oni uzis tiun nomon por grupo de amerikaj kaj alikontinentaj agloj konataj pro ties terura povo predi grandajn bestojn per siaj povegaj krifoj.

Harpio estas nomigo kiu povas, kiel menciite, rilati kun diversaj birdaj specioj, nome de grandaj kaj tre grandaj tropikaj arbaraj agloj, tio estas membroj de familio Akcipitredoj:

Tamen plej ofte tiun nomon Harpio oni uzas ĉefe por la unue menciita kiu estas la ununura specio de ties genro, Amerika harpio (Harpia harpyja), plej konata pro priskriboj, ĉeesto en bestoĝardenoj kaj multnombreco.