Harran (latine Carrhae) estas antikva urbo, nun vilaĝo en suda parto de Turkio, sur bordo de rivero Balíh, 38 km sudoriente de Urfa. Nun ĝi havas ĉ. 13.000 loĝantojn (2004).

Harran
Harran beehive houses (2).JPG
Administrado
Poŝtkodo 63 ХХХ [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 87 843  (2018) [+]
Loĝdenso 83 343 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 52′ N, 39° 2′ O (mapo)36.86444444444439.032777777778Koordinatoj: 36° 52′ N, 39° 2′ O (mapo) [+]
Areo 1,054 km² (10 5.4 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Situo de Harran
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Harran, Şanlıurfa [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Ruinoj de universitato en Harran
Abeluj-formaj loĝejoj en Harran

Oni povas vidi en la vilaĝo tradiciajn abeluj-formajn (aŭ bakfornajn) loĝejojn.

La antikva urbo situis inter Ninive kaj Karkemis, sur grava loko por la asiraj reĝoj. Dum la asira epoko floris tie adorado, kulto de la Lundio.

Je la falo de Harran (609 a.K.), la Babilonianoj kaj Medoj venkis super Asiri-Egipta alianco, post kio Asirio mem jam ne plu ekzistis kiel sendependa ŝtato. Malsukcesa klopodo rekonkeri Harran estis la fino de la Asiria Imperio.[1]

Kiel Ĥaran, ĝi ofte aperas en la Biblio: tie setlis familio de Abrahamo, post kiam ili forlasis la Ĥaldean urbon Ur (Gen 11:31–32). Dum la romia epoko, Kraso kaj lia armeo estis neniigitaj tie fare de la partusoj en 53 a.K. (Batalo de Carrhae). La persa reĝo Narses tie evnkis en 297 p.K. imperiestron Galerius.

Al-Kamil estis filo de la sultano al-Adil ("Safadino"), frato de Saladino. La patro de Al-Kamil lasis al li la sieĝon al la urbo Mardin (ankaŭ en nuntempa Turkio) en 1199. Li estis venkita, sed malkonsento kaj malforteco inter liaj opoziciantoj ebligis, ke Al-Kamil starigis Ajubidan regadon en la Supra Mezopotamio pere de konkero de Harran.[2][3]

NotojRedakti

  1. Frahm, Eckart. (2017-06-12) A Companion to Assyria (angle). John Wiley & Sons. ISBN 9781444335934.
  2. Humphreys, R. Stephen, From Saladin to the Mongols: The Ayyubids of Damascus 1193-1260, p. 115
  3. The chronicle of Ibn al-Athir for the Crusading period from al-Kamil fi'l-Tarikh, Part 3, eldonita de D. S. Richards Ashgate Publishing Ltd, Farnham 2008, p. 46