Harry Holmes

brita ŝtatoficisto (1896 - 1986)

Harry William HOLMES (18968-an de novembro 1986 en Londono, Britio) la lasta honora prezidanto de UEA. S-ro Holmes elektiĝis kiel vicprezidanto de UEA en 1956, kaj plenumis tiun postenon ĝis 1964. Dufoje dum tiuj jaroj li fariĝis la aganta prezidanto de la Asocio: unue post la morto de prezidanto prof. Canuto en 1960, ĝis la elekto de nova estraro en 1962; poste, kiam prezidanto prof-ro Hideo Yagi mortis en majo 1964. Dum la tiujara 49-a Universala Kongreso, la Komitato de UEA unuanime elektis lin Honora Prezidanto pro liaj longaj laboroj kaj grandaj meritoj por la Asocio, kaj li restis en ĉi tiu posteno dum dek jaroj. Pro la ŝanĝiĝoj en la Estraro 1974 li rezignis pri la Honora Prezidanteco.

Harry Holmes
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1896 (1896-01-01)
en Londono
Morto 8-an de novembro 1986 (1986-11-08) (90-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Subskribo Harry Holmes
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Profesie, Holmes deĵoris dum pluraj jardekoj kiel brita ŝtatoficisto, kaj agnoske al liaj servoj al la brita ŝtato li ricevis en 1955 la altan honoron de Ordeno de la Brita imperio. Saman sindediĉon kaj fidindecon li montris per siaj dudek jaroj kiel prezidanto de Londona Esperanto-Klubo (19331952). En ĉi tiu posteno, same kiel en la redaktado de Komuna kantlibro (1937), lin subtenis kunlaborante lia edzino Nora, tiel ke ili ofte parolis pri nia prezidanteco.

La lasta verko de Harry Holmes, Londono vokas (1981), kiel 75-jara historio de la Klubo – de kiu li estis la honora prezidanto –restos ankaŭ taŭga memorigaĵo pri la homo mem: dumviva dediĉita esperantisto.

Verkoj redakti

  • „Komuna Kantlibro“, redaktila de H. W. kaj N. Holmes, 1937. 64 paĝa.
 
 Bela ideo, eldoni tian libron. Ĝi instigas kaj ebligas la kantadon en la grupoj kaj per tio plibeligon kaj pliagrabligon de la kunvenoj. La aldono de la muziknotoj estas tre agrabla, ĉar la diversaj nacioj ne konas la melodiojn de aliaj. Gratulon! 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n150 (jan 1938)

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-430
  Trovu « Harry W. Holmes » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Antaŭe:Prezidanto de Universala Esperanto-AsocioPoste:
Giorgio Canuto19601962, 1964Yagi Hideo