Hari Poter kaj la Sanktaĵoj de la Morto

fantaziisma romano de J. K. Rowling

Hari Poter kaj la Sanktaĵoj de la Morto (angle Harry Potter and the Deathly Hallows) estas la sepa kaj fina libro en la romanserio pri Harry Potter fare de la aŭtorino J. K. Rowling. La libro disdoniĝis en 93 landoj la 21-an de julio 2007 unu minuton post noktomezo, do je 00:01 h, laŭ la Brita Somera Tempo, kaj fariĝis la plejvendato ĉe la listoj de kaj Amazon.com kaj Barnes and Noble ene de nur horoj post la anonco de la eldono la 1-an de februaro 2007.

Harry Potter and the Deathly Hallows
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro J. K. Rowling
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 2007
Ĝenro fantasto • aventura fikcio
Loko de rakonto Forest of Dean • Hogwarts Castle • Godric’s Hollow • The Burrow • Skotlando
vdr
ilustraĵo de la brita, anglalingva eldono de la sepa libro el la serio pri Harry Potter, eldonita la 21-an de julio 2007
Atendante la libron en kalifornia librovendejo, 5 minutojn antaŭ la oficiala libropublikigo la 21-an de julio 2007

En Usono kaj Kanado, la libro eldoniĝis ĉe ĉiu horzono je 00:01 h, do plurajn horojn post la aliaj angle-parolantaj landoj.

Librovendejoj kiel Amazon, Barnes and Noble kaj Border raportas ke tiu libro havas pli da mendoj ol iuj ajn alia libro antaŭe en la historio.