Hartwig LÖGER (naskiĝinta la 15-an de julio 1965 en Selzthal[1] estas aŭstra manaĝero kaj politikisto. Inter 2011 kaj 2017 li estis estrarano de la asekurkompanio UNIQA Österreich. Ekde la 18.12.2017 li estis ministerio pri financoj. Inter la 22.5. kaj la 28.5.2019 li estis vickanceliero en la registaro de Sebastian Kurz. En la 28.5.2019 li komisiitis fare de prezidanto Alexander Van der Bellen pri la kontinuigo de la aŭstria federacia registaro kiel provizora kanceliero post la demisio de Kurz. Jam en la 3.6.2019 li posteulitis fare de la juristino Brigitte Bierlein.

Hartwig Löger
Persona informo
Hartwig Löger
Naskiĝo 15-an de julio 1965 (1965-07-15) (58-jaraĝa)
en Selzthal
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Sankt-Galo • Ekonomik-Universitato de Vieno • Universitato de Vieno vd
Partio Aŭstria Popola Partio vd
Profesio
Okupo entreprenistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Hartwig Löger pasigis la junulajn jarojn en Selzthal en Stirio kaj trapasis la abiturientan ekzamenon en la konventa gimnazio de Admont. Lia unua profesideziro estis pilotado pro ke li interesiĝis pri kariero oficira; tio ne plu povis estis kontinuigata pro problemoj genuaj. Sekve li ekfrekventis universitatan trejniĝon pri asekurekonomio ĉe la fakultato ekonomia de la Universitato de Vieno. Inter 1999 kaj 2001 li krome faris internacian manaĝeradtrejniĝon en Sankt-Galo. Inter 1985 kaj 1989 li konsilis klientojn ĉe asekurperisto; poste ĝis 1996 li deĵoris ĉe Allianz Versicherungs AG kiel ĉefvendisto por Stirio, poste - ĝis 1997 - li asistantis afergvidonte ĉe Grazer Wechselseitige kaj afergvidis ĝis 2002 ĉe Donau Versicherung AG. Inter 2002 kaj 2017 li laboris por UNIQA Insurance Group diversfunkcie kaj lia posteulo iĝis en decembro 2017 Kurt Svoboda.[2]

Inter 2014 kaj februaro 2018 Löger posteulis al Peter Haubner ĉe Sportunion, kion transprenis poste Michaela Steinacker.[3] Ekde septembro 2011 li estas membro de Aŭstria Popola Partio. Li ankaŭ membras al Österreichischer Cartellverband.

Verkoj redakti

  • Löger, Hartwig, Die Feuer-Betriebsunterbrechungs-Versicherung: lebensnotwendig zur Erhaltung der Liquidität im Brandschadenfall, 1989[4]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti