Haruspekso

Etruska kaj Romia divenisto

Haruspekso estis pastro, malkovranta estontaĵon laŭ esploro de la internaĵoj de oferitaj bestoj.[1] Haruspekso (de la hindeŭropa ghere, "internaĵo", kaj la latina inspicio, ekzameni; tra haruspex de la latino) estis divenisto, dekomence de etruskoj kiuj ekzamenis la internaĵojn de oferita animalo por atingi antaŭscion pri la estonteco.

Hepato el bronzo de Piacenza, uzita por la divenado fare de la etruskaj haruspeksoj.

La haruspeksoj estis divenistoj propraj de la etruska popolo, sed ne ekskluziva de tiu, kaj el ili pasis al la romanoj. Laŭ la etruskoj temas pri ricevo de la dio Tages kaj la doktrino estis en libroj nomitaj libri haruspicini, fulgurales et tonitruales pri divenado per ekzameno de internaĵoj kaj interpretado de signaloj el fulmoj kaj tondroj, respektive. Erara tradicio transmitita de Diodoro Sicila indikis, ke la unua haruspekso estis Romulo. La romia kolegio de haruspeksoj havis, kiel la aliaj kolegioj, siajn registrojn kaj notojn kaj estis honoro rezervita al la plej prestiĝaj familioj formi parton de tiu; la plej altrangaj stirpoj sendis siajn filojn studi por esti haruspeksoj al Etrurio. Ĝi havis sesdek membrojn dum la Romia Imperio kaj kelkaj el ili sekvis la armeojn por ekzameni la internaĵojn de la viktimoj de la oferoj al la dioj antaŭ la batalo, por antaŭscii ties rezulton.

La haruspeksoj ekzamenis jenon:

NotojRedakti

  1. PIV NPIV Alirita la 26an de julio 2020.

Vidu ankaŭRedakti