Universitato Harvard
Universitato Harvard estas usona universitato en Kembriĝo, Masaĉuseco, kaj membro de la Hedera Ligo. Ĝi fondiĝis la 8-an de septembro, 1636, do estas la plej maljuna institucio por supera edukado en Usono. Unue nomata Nova Kolegio, ĝi nomiĝis Kolegio Harvard la 13-an de marto, 1639, laŭ ĝia unua ĉefa donacinto, John Harvard. Ĝi unue oficiale nomiĝis "universitato" anstataŭ "kolegio" en la nova masaĉuseca konstitucio en 1780.
La universitato estas unu el la plej prestiĝaj en la mondo. En 8-a de aŭgusto 2018 la universitato havis sume 36 012 studentojn. Aliflanke, en septembro 2020 ĝi havis entute 19 178 dungitojn, el kiuj 2 300 estis fakultatanoj. Ekde 1-a de julio 2007 la universitata prezidanto estas Drew Gilpin Faust.
Ĝi distancas nur 3 km de Masaĉuseca Instituto de Teknologio, kun kiu ĝi havas longan amikan rivalecon.
Elektitaj studentoj
redaktiKelkaj instruistoj
redaktiMuzeoj
redaktiReferencoj
redaktiVidu ankaŭ
redakti- la apartan tekston pri la ekonomika universitata fakultato Harvard Business School.
- Altan renomon havas ankaŭ la jura universitata fakultato Harvard Law School.