Hasan Ruhani
Hasan Ruhani, perse حسن روحانی, latinliterigo laŭ sistemo DMG Ḥasan Rūḥānī; foje ankaŭ latinliterigita Hassan Rouhani aŭ Rohani (naskiĝis la 12-an de novembro 1948 , do nun 72-jara) estas politikisto de Irano kaj jura klerulo (مجتهد, muĝtahid', latinliterigo laŭ sistemo DMG muǧtahid) de ŝijaisma islamo. Sekve de la prezidanta baloto de la 14-a de junio 2013 li iĝis la sepa ŝtata prezidanto de Irano kaj transprenis la oficon de la antaŭulo Mahmud Ahmadineĵad la 3-an de aŭgusto 2013.
Hasan Ruhani perse حسن روحانی | ||
---|---|---|
Prezidanto de Irano | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | la 12-an de novembro 1948 , do nun 72-jara en Sorĥeh, provinco Semnan, Irano | |
Religio | ŝijaismo | |
Etno | Persoj [#] | |
Lingvoj | persa lingvo • angla lingvo • araba lingvo • Sorkhei [#] | |
Ŝtataneco | Irano [#] | |
Alma mater | Kaledonia Universitato de Glasgovo (Skotlando), Universitato de Teherano | |
Partio | Moderation and Development Party [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Sahebeh Rouhani [#] | |
Infanoj | 5 | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto • diplomato • verkisto • kleriko • advokato [#] | |
Oficiala retejo | http://rouhani.ir [#] | |
7-a prezidanto de Irano | ||
Dum | la 3-an de aŭgusto 2013 - | |
Antaŭulo | Mahmud Ahmadineĵad | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
La 19-an de majo 2017 li rezultis venka en prezidenta balotado per 57 % el voĉdonoj. Tio montriĝis kiel venko ankaŭ de la grupoj de reformistoj kiuj apogis lin. Li ricevis 23,54 milionojn de voĉdonoj kontraŭ 15,77 milionoj de sia rivalo, la pli ekstrema Ebrahim Raisí. Tio estis konsiderata malvenko ankaŭ por la plej konservemaj sektoroj de la reĝimo.[1]
ReferencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- oficiala retpaĝaro de la prezidanto de Irano (multlingva: arabe, urdue kaj perse, angle, france, hispane kaj germane)
- rouhani.ir - persona retejo de Hasan Ruhani