Manĝeto

(Alidirektita el Hastmanĝaĵo)

Manĝetohastmanĝaĵo estas eta manĝaĵo plej ofte manĝata ekster la normalaj manĝotempoj. Ĉar ĝi estas manĝata kiel aldonaĵo al la normala nutraĵo kaj ĉar ĝi estas manĝata dum variaj tempopunktoj, ĝi estas grava kaŭzo de trodikeco.

Manĝetmuro, Efteling.
Hamburgero.

Krom tio manĝetoj ofte enhavas multajn grasojn kaj karbonhidratojn, pro kio ili enhavas multajn kaloriojn (ĵulojn).

Ekzemploj de popularaj manĝetoj estas pomfritoj, (bulko kun) krokedo, hamburgero, hotdogo, ĉipsoj kaj tiel plu. Sed depende de la mondoregionoj manĝetoj povas esti ankaŭ pli sanaj manĝaĵoj kiaj fruktoj, naturaj legomoj, bonkvalitaj neindustriaj dolĉaĵoj aŭ ĉokoladaĵoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti