Wäldi

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Hattenhausen)

Wäldi estas komunumo en la distrikto Kreuzlingen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 960 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Wäldi
Blazono de Wäldi
Preĝejo de Lipperswil
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Kreuzlingen
Koordinatoj  47° 38′ 0″ N 9° 5′ 0″ O / 47.63333 °N, 9.08333 °O / 47.63333; 9.08333 (mapo)Koordinatoj: 47° 38′ 0″ N 9° 5′ 0″ O / 47.63333 °N, 9.08333 °O / 47.63333; 9.08333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 960
Areo 12,3 km²
Alteco 610 m super marnivelo
Poŝtkodo 8564
Komunumkodo 4701
Mapo de Wäldi
vdr

Geografio redakti

Wäldi situas sur la montoĉeno Seerücken norde de la urboj Kreuzlingen kaj Konstanco.

La komunumo konsistas krom el Wäldi mem el la vilaĝoj kaj setlejoj Engwilen, Hefenhausen (kie situas la komunuma administracio), Lipperswil, Sonterswil kaj Hattenhausen.

Najbaraj komunumoj redakti

Wäldi limas en nordo al Ermatingen, en nordoriento al Tägerwilen, en sudoriento al Kemmental, en sudo al Wigoltingen kaj en okcidento al Raperswilen.

Vidindaĵoj redakti

En Lipperswil en Wäldi situas la ludo- kaj bestoparko Connyland, kiu estis fondita de Conny Gasser, kiu gvidis ankaŭ la cirkon Conelli.

Trafiko redakti

Wäldi atingeblas per diversaj poŝtautolinioj ek de Ermatingen, Kreuzlingen kaj Weinfelden.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de la municipo Lipperswil datiĝas el la jaro 1252 kiel Luimprechtswilær, dum Engwilen unuan fojon menciiĝis inter 1301 kaj 1307 kiel Engwille.

La hodiaŭa komunumo estis kreita la 1-an de januaro 1995 per la kunigo de la kvar lokmunicipoj Engwilen, Lipperswil, Sonterswil kaj Wäldi.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti