Hattori Tôru
Hattori Tôru (1911-1944?)[1] estis japana esperantisto. Li estis studento pri fiziko kaj de tiam li ekesperantistiĝis. Li estis redaktoro de La Tempo (1934-37). Li verkis ekzemple la kolekton "Karcero" el tradukitaj noveloj de Simaki (Kensaku, 1937). Du liaj poemoj estis inkluditaj en la antologio Japana Kvodlibeto.[2]
Hattori Tôru | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1910 |
Morto | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Japanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |