Haus Zur Grünen Aue und Kardinal (Erfurt)

La domo Zur Grünen Aue und Kardinal estas historioza konstruaĵo sur la Anger-placo en la urbokerno de Erfurto (Anger nr. 6).

La palaceto sur Anger nr. 6, Erfurto; en la fono maldekstre videblas la turo de la kirko de la Ursulanina monaĥejo.
Monumento, i.a. por la rusa caro Aleksandro la 1-a.
Interna korto.

Historio redakti

Pri la plej malnova historio de la domo ne ekzistas fontoj. Fajrego de 1660 detruitis ĝin. La duobla nomo indikas unuigon de du iam memstaraj domoj. Izatidkomercistoj kaj biervendistoj estis ties posedantoj (inter ili Klaus kaj Michel Möller, Hanas Ludolf, Baltzer Kranichfeld). Konservita desegnaĵo de la najbara Ursulanina monaĥejo el la jaro 1706-a montras ankoraŭ brulitan ruinon.

La plej malnova lignaĵo de la nuna prestiĝa kaj fortimpresa barokstila konstruaĵo datumas de 1707. La urba palaceto (kiun posedis pluraj nobeloj en la kuro de la tempo) dividiĝis en transversan konstruaĵon ekonomian, nordan korton kaj malferman ĝardenan respektive rajdadherbejon suden.

Verŝajne inter 1801-02 alikonstruitis la antaŭa parto historiisme: antaŭe la bonkonata erfurta snuftabakproduktisto Triebel estis aĉetinta la bienon de la vidvino de la grafo Von Bellmont.

La interno brilas per stukaĵoj, pargetoj kun marketraĵo kaj imponaj pordoj. La tuto similas kvalite kaj forme al la orienta alo de la Kastelo de Weimar, antaŭ ĉio la Gentz-ŝtuparo.

Gastoj redakti

Sed jam antaŭ la alikonstruigo triebela la konstruaĵo servis kiel renkontiĝloko de la altranguloj. Festis la gefianciĝon sekrete tie ĉi Karoline von Dacheröden kaj Wilhelm von Humboldt. La aktorino Karoline Jagemann kaj Goeto gastadis en la domo. Sed estis ankaŭ gastigoj de ekstere: en 1806 loĝis tie ĉi princido Louis Ferdinand de Prusio mallonge antaŭ sia morto en Rudolstadt. Dum la Kongreso erfurta rezidis ĉi tie la rusa caro Aleksandro la 1-a kaj akceptis surloke Napoleonon. Por la cara gardistaro faritis dometoj antaŭ la palaco, kiujn la gvardianoj povus eniri surĉevale.

De 1813 ĝis la Unua mondmilito la domo estis loĝejo de la komandanto de la truparo erfurta, en 1845 gastis la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a kun sia edzino. Dum la Vajmara respubliko la domo servis kiel sociala oficejo. La transversan konstruaĵon oni malkonstruis en 1927. Kontinuiginte la orientan kortan konstruaĵon oni tiam aldonis alian ejon administracian. Post la Dua mondmilito la domo estis la komandantejo soveta ĝis 1952; poste troviĝis en ĝi (ĝis la mezo de la 1990-aj jaroj) la oficejo pri kartografio.

Restaŭradoj kaj monumento obeliska redakti

De 2002-04 la tuto restaŭritis fare de la Jutta-Heidemann-fondaĵo. La skulptisto Christan Paschold kompletigis la barokajn frontonajn figurojn Aŭroro kaj Hekato, kiuj estis menciitaj en 1718 kaj troviĝis surloke ĝis la 1840-aj jaroj.

La ĝardeno nove aranĝitis fare de la erfurta ĝardenistino Lenz. En la korto oni starigis obeliskon el sabloŝtono kun kvar bronzaj plakedoj pri historiaj eventoj: sur unu troviĝas la portreto de la rusa caro. Ĝi estas ŝajne la ununura publika memorigo al la cara restado en la urbo.

La komplekso gastigas nuntempe bankon, buroojn kaj plurajn loĝejojn.

Literaturo redakti

  • Steffen Raßloff: 100 Denkmale in Erfurt. Geschichte und Geschichten, Essen 2013, p. 112-113.

Eksteraj ligiloj redakti