Domoj ĉe la Granda Plugo kaj ĉe la Granda Transilvanio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Domoj ĉe la Granda Plugo kaj ĉe la Granda Transilvanio (Haus zum Großen Pflug und Großen Siebenbürgen, Markstraße 21) estas unu el la multnombraj monumentprotektitaj domoj en la urbocentro de Erfurto.

Hodiaŭ la porinfana kaj porjunulara sekcioj de la urba biblioteko.

Hodiaŭa funkcio redakti

La ekde la baroka alikonstruo tiel nomita domo gastigas hodiaŭ la porjunularan kaj porinfanan bibliotekojn.

Historio redakti

Ĝi estas unu el la plej malnovaj loĝdomoj de Erfurt (1108). Inter aliaj loĝis tie ĉi la izatidkomercistoj, kies vardeponejo estas hodiaŭ la Pupteatro Waidspeicher situanta en la malantaŭa korto. Dum la Kongreso de la princoj (1808) loĝis tie ĉi la bavara reĝo Maksimiliano la 1-a kaj ricevis Napoleonon en ĉambroj kun belega stukaĵo en al 1-a etaĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Haus zum Goldenen Einhorn (Erfurt)

Literaturo redakti

  • Andreas Schareck: Erfurt, eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN 3954620057
  • Hermann H. Saitz: Erfurt zu Fuß, 5-a eldono, Erfurt 2010
  • Gerd Schöneburg: Erfurt. Führer durch die historische Altstadt, 4-a eldono, Erfurt 2009
  • Ulrich Seidel: Erfurt: Rundgänge durch die Geschichte, eldonejo Sutton, 2004, ISBN 3897027607
  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506

Eksteraj ligiloj redakti