Lei estas la havaja vorto por girlandokrono. La plej populara nocio de florgirlando en havaja kulturo rilatas al kolĉeno de floroj, kiu ornamas la kolon kaj estas donata ĉe la alveno aŭ foriro kiel simbolo de amo. Ĉi tiu koncepto populariĝis danke al turismo inter la Havajaj Insuloj kaj la kontinenta Usono en la 19a kaj 20a jarcentoj.

Lei kun bonodoraj floroj de Jasminum sambac.
Vendo de lei-kolĉenoj, ĉirkaŭ 1901.

Laŭ pli vasta senco, Havaja kolĉeno estas ĉiaj objektoj kunigitaj kun la intenco porti ilin. Havaja kolĉeno povas konsisti el unu elemento aŭ serio da ili, ia ajn, sed ĝi estas kutime freŝaj naturaj folioj kiel floroj, vinberaj folioj aŭ filikoj. Inter la uzataj floroj estas plumerio, lehuo (Metrosoderos polymorpha) aŭ orkideo, kvankam mailo-folioj (Alyxia stellata) estas ankaŭ tre populara speciale ankaŭ pro sia tradicio inter hulo-dancistoj.

Aliaj specoj de girlandoj povas inkludi konkojn, plumojn, plastajn florojn, ŝtofon, paperon (inkluzive de origamio kaj monbiletoj), bombonon, aŭ io ajn, kio povas esti kudrita aŭ enmetita kune laŭ iu desegno kaj portata kiel krono aŭ kolĉeno.

La tri malsamaj metodoj, por fari la havajan kolĉenon, estas: ligi la materialon de la kolĉeno, kutime farante tion per kudrilo tra la centro de la floro; ligi ĉiun floron individue per la tigo; kaj fine fari tri malsamajn florajn ĉenojn kaj plektu ilin kune. Ĉi-lasta estas rezervita kiel elstara elmontro de korinklino aŭ amo.

En polineziaj kulturoj, ĝi estas io, kion iu kreas kaj donas al aliulo por honori tiun homon pro iu sentimentala kialo - kutime kiel signo de amo. Oftaj kialoj inkluzivas bonvenigon, adiaŭon, amon, amikecon, estimon, gratulon, dankemon, aŭ por alimaniere preni atentigon de la ricevanto. Inter tiuj, kiuj loĝas en Havajo, la plej oftaj okazoj, en kiuj lei troveblas, estas naskiĝtagoj kaj diplomiĝoj. Ne surprize, ke universitata aŭ mezlerneja diplomito portas tiom da florkolĉenoj, ke ili atingas la altecon de liaj oreloj aŭ pli.

La unua de majo de ĉiu jaro estas libertago en la ŝtato Havajo honore al la florkolĉenoj, kiel signo de ĝiaj prestiĝo kaj digneco.

Eksteraj ligiloj kaj noto redakti

Registara kontrolo
  • Projektos Vikimedia
  • Datumoj: Q541357
  • Multimedia: Lei (Hawaii)

  • Vortaroj kaj enciklopedioj
  • Britannica: url