Havlíčkův Brod
Havlíčkův Brod estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en valo de rivero Sázava, en okcidenta parto de Českomoravská vrchovina (Bohema-Moravia Montetaro). Ĉirkaŭaĵo de la urbo havas milde ondiĝintan terenon. En Havlíčkův Brod vivas 23 746 loĝantoj (2024).
Havlíčkův Brod (Německý Brod) | |||
germane Deutsch Brod | |||
urbo | |||
Placo de Havlíček el turo de preĝejo de Ĉieliro de Sankta Maria
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Havlíčkův Brod | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Vysočina | ||
Distrikto | Distrikto Havlíčkův Brod | ||
Administra municipo | Havlíčkův Brod | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suprasazava montetaro | ||
Riveroj | Sázava, Šlapanka | ||
Situo | Havlíčkův Brod | ||
- alteco | 422 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 36′ 21″ N 15° 34′ 43″ O / 49.60583 °N, 15.57861 °O (mapo) | ||
Areo | 64,95 km² (6 495 ha) | ||
Loĝantaro | 23 746 (2024) | ||
Denseco | 365,6 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1256 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 580 01 | ||
NUTS 3 | CZ063 | ||
NUTS 4 | CZ0631 | ||
NUTS 5 | CZ0631 568414 | ||
Katastraj teritorioj | 13 | ||
Partoj de urbo | 14 | ||
Bazaj setlejunuoj | 37 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Katastra membrigo de Havlíčkův Brod
| |||
Vikimedia Komunejo: Havlíčkův Brod | |||
Retpaĝo: www.muhb.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Radostín, Ždírec, Vysoká (distrikto Havlíčkův Brod), Veselý Žďár, Štoky, Šlapanov, Okrouhlice, Pohled, Olešná (distrikto Havlíčkův Brod), Břevnice, Bartoušov, Kyjov, Knyk, Hurtova Lhota, Okrouhlička, Michalovice, Krásná Hora, Krátká Ves, Lípa (distrikto Havlíčkův Brod), Česká Bělá kaj Horní Krupá.
Historio
redaktiEn loko de malnova slava vilaĝo el 2-a duono de la 12-a jarcento estis inter la jaroj 1251–1258 fondita urbo, kies komencoj koneksas kun komencoj de minado de arĝenta erco kaj kun sekvanta germana kolonigado. Fondinto estis Smil el Lichtenburk, laŭ kies nomo Brod estis nomata ankaŭ Brod de Smil. La plej malnova skribdokumento rilatas al la jaro 1256.
La urbo estis fondita en regula bazplano kun granda placo kaj preĝejo. Kiam estis trovitaj riĉaj arĝenttrovejoj ĉe urbo Kutná Hora, la minado ĉe Brod komencis stagni kaj iam tiutempe la urbo akiris nomon Germana Brod. En la jaro 1422 sieĝis kaj konkeris la urbon husana armeestro Jan Žižka el Trocnov, dum kio plimulto da domoj estis forbruligita. En la 16-a jarcento la urbo travivis tempon de prospero. Male katastrofon alportis la tridekjara milito, pestaj epidemioj, incendioj. Sed Brod rekonsciiĝis kaj ĝi fariĝis grava centro de baroka kulturo. En la jaro 1735 ĉi tie estis fondita la unua latina gimnazio en la regiono, en kiu krom alia studis Josef Dobrovský, Karel Havlíček Borovský, Bedřich Smetana aŭ Jan Zrzavý. Vilaĝan karakteron Brod konservis ĝis la jaro 1870, kiam ĉi tien estis alkondukita fervojo. Tio ebligis evoluon de industrio kaj iniciatis konstruagadon.
En la jaro 1945 la urbo estis enkadre de ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio alinomita je Havlíčkův Brod laŭ Karel Havlíček Borovský.
En urbaj parkoj staras monumentoj al Karel Havlíček Borovský, al lia patrino kaj al Bedřich Smetana. En kelkaj lokoj ni trovos restaĵojn de duforma urba remparo el la jaro 1310 kaj el lasta kvarono de la 15-a jarcento. En la urbo estas vico da loĝigeblecoj.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 4 987 |
1880 | 8 811 |
1890 | 9 359 |
1900 | 10 240 |
1910 | 8 529 |
1921 | 8 986 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 10 760 |
1950 | 13 173 |
1961 | 14 927 |
1970 | 17 804 |
1980 | 24 550 |
1991 | 24 872 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 24 375 |
2012 | 23 549 |
2014 | 23 345 |
2016 | 23 234 |
2017 | 23 145 |
2018 | 23 101 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 23 256 |
2020 | 23 442 |
2021 | 22 920 |
2022 | 22 879 |
2023 | 23 398 |
2024 | 23 746 |
Transporto
redaktiFervoja konekto
redaktiHavlíčkův Brod havas regulan trajnan konekton kun Brno kaj Prago (tra Havlíčkův Brod gvidas linio de Brno al Prago). Ankaŭ estas konekto al Jihlava kaj Pardubice.
Esperanto
redaktiEn Havlíčkův Brod naskiĝis Ladislav Riedl.