Malfermi la ĉefan menuon

Hawley Harvey CRIPPEN (11-a de septembro 1862 en Miŝigano, Usono23-a de novembro 1910 en Pentonville, Britio), pli bone konata kiel D-ro Crippen, estis la unua murdinto kaptita per la uzo de radio-telegrafio.

Hawley Harvey Crippen
unua krimulo kaptita per uzo de radio-telegrafio
unua krimulo kaptita per uzo de radio-telegrafio
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1862 (1862-09-11)
en Coldwater
Morto 23-an de novembro 1910 (1910-11-23) (48-jara)
en Londono
Mortokialo pendumo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Miĉigano
Profesio
Profesio homeopath • kuracisto
Information icon.svg
vdr

Li studis medicinon kaj dentomedicinon kaj fine translokiĝis al Londono en 1900 kun la dua edzino. Poste li enamiĝis kun sia sekretariino Ethel LE NEVE. Li venenis sian edzinon, distranĉis la korpon kaj enterigis ĝin en la kelo de sia domo. Li kaj Ethel Le Neve decidis eskapi al Kanado per ŝipo kiel patro kaj filo. La suspektema ŝipestro kontaktis la policon ĉe Scotland Yard per radio-telegrafio. La paro estis arestita kaj post leĝa proceso oni pendumis Crippen en Londono. Le Neve estis absolvita.

Eksteraj ligilojRedakti