Hayne van Ghizeghem

Hayne van Ghizeghem (naskiĝis ĉirkaŭ 1445, supozeble Gijzegem ĉe Gent; m. en 1472 ? aŭ 1497 ?, supozeble en Francio) estis franc-flandra komponisto, poeto, liutisto kaj kantisto.

Hayne van Ghizeghem
Persona informo
Hayne van Ghizeghem
Naskiĝo 30-an de novembro 1444 (1444-11-30)
en Aalst
Morto 30-an de novembro 1475 (1475-11-30) (31-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Profesio
Okupo komponisto • liutisto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Burgonjo redakti

Pri la vivo de Hayne van Ghizeghem ne estas tiom multe konata. Supozeble li naskiĝis ĉirkaŭ 1445 en la vilaĝo Gijsegem, nun partkomunumo de la orientflandra urbo Aalst. En 1457 oni notas en fakturoj de la grafo de Charolais kaj posta duko Karlo la sentima, ke oni pagis 22 écus d’or de 48 gros al Constans de Breuwe Languebroeck. Karlo komisiis tiun ĉi Constans, zorgi ekde la 1-a de novembro 1456 ĝis 31-a de decembro 1457 por vivteno kaj vestaro de la "jeunse fils appelé Hayne van Ghizeghem".

En la 1460-aj jaroj Hayne laboras por la burgonja kortego kiel chantre et valet de chambre (kantisto kaj ĉambristo). Malgraŭ tio li samkiel Adrien Basin kaj Antoine Busnois, ne apartenis al la kortegokapelo. En 1467 la fakturoj notas la pagon de 6 ‘’sous’’ potage al Hayne. En 1468 li plue ricevis tiun ĉi salajron, sed ankoraŭ krome 45 "livres" 18 "sous", kiujn li devis elspezi por sia militekipaĵo okaze de la militiro en 1468 de la duko kontraŭ la obstina Lieĝo. En septembro 1468 Hayne ricevis sian kortegokostumon konsista el tre longa nigra lanfrako kun kamizolo el nigra atlaso aŭ mallonga tuniko. De ekstere je la fino de la 1460-aj jaroj Hayne estis fama komponisto kaj poeto, kvankam lia el tiu ĉi tempospaco transdonata verkaro verŝajne nur konsistas el la kanzonoj Amours, amours kaj De tous biens plaine. Supozeble liaj devoj kiel kortegano okupis lin tiom, ke li ĝis 1475 kiel ajn ne multe povus komponi.

Je la 6-a de julio 1472 oni mencias, ke Hayne apartenas al la sekvantaro de la duko, kiu tiutempe sieĝis Beauvais en Beauvoisis. Sciencistoj supozis longtempe, ke Hayne tie perdis sian vivon, sed aktuala esploro de lia transdonita verkoj montras, ke kelkaj verkoj povas esti komponitaj nur post 1472, precipe ĉar ili montras stilajn evoluojn, kiuj antaŭeniras tiujn, kiuj karakterizas la verkojn ekestintajn antaŭ ĉi tiu dato. Nuntempe oni do supozas, ke li transvivis la sieĝon kaj trovis dungitecon ĉe la franca kortego. Tio ne nepre mirigu nin, ĉar kvankam li laboris kiel elstara kantisto kaj komponisto por la ĝismorta malamiko de Francio, oni facile povis pardoni tion al li, ĉar tiutempe burgonjaj muzikistoj estis alte estimataj.

Eble Hayne iris dum tiu ĉi militiro kune kun la komponisto Robert Morton devena el Anglio al Cambrai. Pri tio raportas anonima kanzono (Dijon, MS 517 fol. 155v-156). En tiu ĉi kazo la konsekrado de la katedralo je la 5-a de julio 1472 povus esti la ekigaĵo por viziti Cambrai. Ĉiukaze estas fakto ke Hayne trafis sur Guillaume Dufay, kiu tiutempe pasigis siajn lastajn voivojarojn en Cambrai.

Almenaŭ ĝis 9-a decembro 1476 Hayne restus aktiva ĉe la burgonja kortego. Li kaj Adrien Basin akompanus Karlon la sentiman je lia militiro kontraŭ Nancy, kiu finiĝis per katastrofo por Burgonjo kaj la duko mem. Post tio ni perdas ĉiun spuron de Hayne.

Lastaj jaroj redakti

Plej verŝajne li ankoraŭ vivis kelkajn jarojn ĝis sia morto en nekonata loko. Tion atestas la translasado de liaj malfruaj verkoj, kiuj estis kopiitaj nur en la 1480-aj kaj 1490-aj jaroj kaj ĉiuj devus deveni el la ĉirkaŭaĵo de la franca kortego. Supozeble Hayne ankaŭ ricevis dungitecon ĉe la franca reĝo. Ke kelkaj estis atribuitaj kaj al li kaj al Alexander Agricola, Johannes Ockeghem aŭ Jehan Fresneau, kies ligiteco kun la franca kortego estas firmita fakto, ŝajnas pledi por tio.

Hayne mortus jam antaŭ 1497; en la Déploration sur la mort d’Ockeghem almenaŭ oni rakontas, kiel Hayne akceptas Ockeghem, mortinta je la 6-a de februaro 1497 kaj kantas al li sian moteton Ut heremita solus, sin akompanante per liuto. Tio ĉi estas eble ne nura bildo, sed rebrilo de reale ekzista kunlabora interligo inter ambaŭ komponistoj.

Hayne precipe estas konata kiel komponisto de kanzonoj; plej ofte motetoj kaj rondeloj. La kanzonoj Allez regrets kaj De tous biens plaine estis tiom amataj en Eŭropo de la malfrua 15-a jarcento, ke ili aperas en almenaŭ 25 apartaj fontoj, el kiuj kelkaj datiĝas jam antaŭ la invento de la presarto. La kanzonoj amase estis uzata de aliaj komponistoj kiel fontmaterialo. Preskaŭ ĉiuj verkoj de Hayne estas trivoĉaj. Ili estas simplaj kaj montras klaran polifonian teksturon, tipaj trajtoj de la burgonja skolo. La plej alta voĉo tenas la melodion.

Nur dekunu verkoj estas atribueblaj senrezerve al Hayne, sed kelknombro de similaj, anonime transdonitaj komponaĵoj eble povus origini el lia plumo.

Verkoj redakti

  • A l’audience (Rondeau cinquain, kvarvoĉaj kaj nur en italaj fontoj; cititaj el la kanzono Allez, regrets de Hayne; eble ne originalaj)
  • Allez, regrets (Rondeau cinquain, teksto de Johano la 2-a de Burbono)
  • Amours, amours (Rondeau cinquain)
  • Ce n’est pas jeu (Rondeau quatrain)
  • De quatre nuyts (Rondeau cinquain)
  • De tous biens plaine (Rondeau quatrain)
  • De vous aymer (Rondeau cinquain)
  • Gentilz gallans (Rondeau quatrain)
  • Je sçay tout (Rondeau cinquain)
  • La Regretée (Rondeau cinquain layé)
  • Les grans regrets (Rondeau quatrain)
  • Mon souvenir, (Rondeau quatrain)
  • Penser en vous (Rondeau quatrain)
  • Plus n’en auray (Rondeau quatrain(?))
  • Pour ce que j’ay jouy (Rondeau quatrain)
  • Si une fois puis recouvrir (Rondeau quatrain, nur rekantaĵo konserviĝis);

Verkoj de dubinda aŭtoreco redakti

Kronologio kaj stilo redakti

Amours, amours kaj De tous biens plaine devus esti komponitaj fine de la 1460-ja jaroj. Lastatempaj esploroj montras, ke la kanzonoj Plus n’en auray, Gentilz gallans, Les grans regrets, De quatre nuyts, Penser en vous, Pour ce que j’ay jouy kaj La Regretée verŝajne estas komponitaj nur en la 1480-aj kaj 1490-aj jaroj. Okulfrapas, ke la lastaj verkoj kompare kun la pli fruaj montras novajn stilajn karakterizaĵojn, kio reflektas la evoluon de Hayne sur la kampo de la kompozicio.

La kanzonoj de Hayne distingiĝas unuarigarde ne de la modelo de la burgonja kanzono: ili estas duetoj por superiuso kaj tenoro, kiujn akompanas kontratenoro en basfunkcio. Sed dank‘ al la kompona talento de Hayne tiu ĉi modelo perfektiĝis tiom, ke liaj kanzonoj iom pli similas al motetoj.

Komence je Hayne dominas la intereso pri la melodio. La diferencaj voĉoj ne dividas inter si melodian materialon. La ritmo estas regula kaj nekomplika.

En pli malfrua fazo Hayne provas interrilatigi la voĉojn unun kun la alian. Tion li atingas per utiligado de imitado kaj per interŝanĝo de komunaj motivoj. La voĉoj tendencas al ritma kaj melodia samvaloreco.

La plej progresemaj kanzonoj estas Les grans regrets kaj La Regretée. En La Regretée la ĉefmotivo estas fakte trovebla en ĉiu takto. Ĉiu parto de la kanzono komencas per preskaŭ fugeca imitado.

Aprezo redakti

Jean Molinet, ekde 1475 kronikisto ĉe la burgonja kortego, mencias Hayne van Ghizeghem kiel unua. Ĉ. 1480 Nicole de la Chesnaye († 1505) prezentas en La condamnacion des bancquetz la kanzonojn de Hayne De tous biens plaine kaj Allez, regretz. Eloy d'Amerval mencias Hayne en Le livre de la deablerie (Parizo 1508) kaj Pietro Aaron en sia Trattato della natura et cognitione di tutti gli tuoni di canto figurato (Venecio 1525). Eĉ la romano de Francois Rabelais mencias Hayne (libro V, ĉapitro 33): 180 kanzonoj estas listigitaj, inter ili kelkaj de Hayne: Les grands regrets, Ce n’est pas jeu, Amours, amours.

En sia moteto Mater floreat florescat Pierre Moulu solene laŭdas Hayne kune kun Jacob Obrecht, Loyset Compère kaj Pierre de la Rue.

De la kanzono De tous biens plaine Hayne kelkdekaj komponaĵoj prenis la kanton firman. Unu el la plej fruaj pruntadoj povus esti la moteto Omnium bonorum plena de Loyset Compère, kiu sendube ekestis antaŭ 1474.

Fontoj redakti