Stucilo

(Alidirektita el Heĝtondilo)

Stucilo[1], aŭ heĝotondilo[2] estas ĝardena ilo aŭ maŝino uzita por pritondado de heĝoj, izoliaj arbedoj kaj arbustoj. Ekzistas diferencaj tipoj de stuciloj, same kiel permanaj kaj permaŝinaj versioj.

Permana plantotondado.

Tipoj redakti

Memstaraj stuciloj redakti

La energifonto de memstaraj stuciloj povas esti homforto, benzino, aŭ elektro.

  • Permanaj stuciloj estas konceptitaj kiel grandaj tondiloj. Ili nenion bezonas por funkcii kaj estas la plej malmultekostaj kaj medioprotektemaj.
  • Permotoraj stuciloj permesas pli rapidan kaj malpli lacigantan laboron ol permanan. La tranĉantaj mekanismoj estas similaj al tiuj de klingara trabo de falĉ-maŝino por herbo [3] . Ĝenerale permotoraj stuciloj estas konceptitaj kun sekurigaj mekanismoj tiel ke ili ne funkcias kiam ambaŭ manoj de la operatoro ne estas sur la teniloj.
    • Benzin-motoraj stuciloj emas esti pli potencaj sed pli pezaj kaj pli malfacilaj por starti.
    • Elektraj stuciloj emas esti pli malpezaj kaj malpli fortaj ( ol benzinmotoraj versioj ) same kiel malpli poluaj kaj malpli bruaj, tamen ili ankoraŭ daŭre postulas elektran kablon kun la plej multaj tipoj ( se ne ekipitaj kun akumulatoroj ).

Traktore-movigitaj stuciloj redakti

Traktore-muntitaj kaj traktore-movigitaj stuciloj ankaŭ ekzistas, sed ne estas komunaj. Tiuj agrikulturaj maŝinoj konsistas el movebla brako ( hidraŭla bumo ) kun granda stucilo ligita al ĝia ekstremaĵo. Iliaj tranĉantaj mekanismoj similas tiujn de klingara trabo. Ofte tiaj grandaj stuciloj estas interkonfuzitaj kun traktore-muntitaj frapilo-pulverigiloj ( bumoj kun frapil-pulverigilaj alfiksaĵoj ), kiuj ŝajnas similaj kaŭze de la uzado de la bumoj. Kaj en komuna populara lingvo ambaŭ, traktore-montitaj stuciloj kaj frapilo-pulverigiloj, estas nomataj – sufiĉe malprecize – heĝo-tranĉiloj, aŭ arbedo-tranĉiloj. Kontraste kun traktore-muntitaj stuciloj, frapilo-pulverigiloj havas diferencan tranĉantan mekanismon, kan ne sole estas uzitaj por tondado de heĝoj, sed ankaŭ por aliaj uzoj ( falĉado de altaj herboj, falĉado de vojoflankoj, prizorgado de kanaloflankoj, k.t.p. ).

Krome, iuj specialaj maŝinoj permesas facilan stucadon de specifaj plantoj aŭ nutraĵo-kultivaĵoj, kaj foje estas ankaŭ nomataj "stuciloj". Tiuj inkludas ekzemple "vinberujo-stucilojn", kaj "arbo-stucilojn" ( "arbo-senpintigilojn" ). Iliaj tranŝantaj mekanismoj tre diferencas de tiuj de stuciloj.

Referencoj redakti

  1. Eicholz, Rüdiger 1988 : Esperanta Bildvortaro, Esperanto Press, Bailieboro, Ontario, Kanado, 880 pp., p. 112. ISBN 0-919186-32-7 esperante
  2. Erich-Dieter Krause: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Helmut Buske Verlag, Hamburg 2007, paĝo 611, kapvorto Heckenschere, ISBN 978-3-87548-466-3 germaneesperante
  3. Eicholz, Rüdiger 1988 : Esperanta Bildvortaro, p. 130. esperante

Eksteraj ligiloj redakti