"Heartbreak Hotel" estas kanto registrita de la usona rokenrola muzikisto Elvis Presley. Ĝi aperis kiel soloo en la 27a de januaro, 1956, nome la unua de Presley ĉe sia nova registriga firmao RCA Victor. Ĝi estis verkita de Tommy Durden kaj Mae Boren Axton.

Ĵurnala artikolo pri memmortigo de soleca viro kiu saltis tra hotela fenestro inspiris la vortumaodn. Axton prezentis la kanton al Presley en novembro de 1955 ĉe konvencio de kontreo en Nashville. Presley akceptis registri ĝin, kaj tion faris la 10an de januaro 1956, en sesio kun sia bando, nome the Blue Moon Boys, la gitaristo Chet Atkins, kaj la pianisto Floyd Cramer.

Tiu soloo estis pinte ĉe la rangigo fare de Billboard dum sep semajnoj, de Cashbox same dum sep semajnoj, estis nombro unu en la listo de Country and Western dum deksep semajnoj kaj atingis la nombron tri ĉe la rango de R&B, iĝante la unua vendata pomilione disko de Presley, kaj unu el plej bone vendataj solooj de 1956.

Bibliografio redakti

  • Brown, Peter H.; Broeske, Pat H. (1997). Down at the End of Lonely Street: Life and Death of Elvis Presley. William Heinemann Ltd. ISBN 978-0-434-00428-7.
  • Collins, Ace (2005). Untold Gold: The Stories Behind Elvis's #1 Hits. Souvenir Press Ltd. pp. 10–18. ISBN 978-0-285-63738-2
  • Doll, Susan (2009). Elvis for Dummies. John Wiley & Sons. ISBN 978-0-470-47202-6.
  • Guralnick, Peter; Jorgensen, Ernst (1999). Elvis Day by Day. Ballantine Books Inc. ISBN 978-0-345-42089-3.
  • Victor, Adam (2008). The Elvis Encyclopedia. Gerald Duckworth & Co Ltd. ISBN 978-0-7156-3816-3.