Heberto PADILLA [paDIja] (Puerta de Golpe, 20a de Januaro 1932 - Auburn, Alabamo, 25a de Septembro 2000) estis kuba poeto kaj profesoro.

Heberto Padilla
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1932 (1932-01-20)
en Consolación del Sur
Morto 25-an de septembro 2000 (2000-09-25) (68-jaraĝa)
en Auburn
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kubo vd
Alma mater Universitato de Havano vd
Familio
Edz(in)o Belkis Cuza Malé vd
Infanoj Ernesto Padilla vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • universitata instruisto vd
Verkado
Verkoj Fuera del juego vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li laboris kiel ĵurnalisto kaj instruisto en Miami kaj same krom tradukisto en Novjorko. Li studis tri jarojn de Juro en la Universitato de Havano, ĵurnalismon, kaj beletrojn eksterlande. Krom la hispana, li scipovis francan, anglan, germanan, rusan, italan kaj grekan.

Li revenis al Kubo en 1959 por labori en la gazeto Revolución kaj estis koresponda ĵurnalisto de Prensa Latina en Sovetunio (1962-1964). Li kunlaboris en la gazeto Unión, estis direktoro de Cubartimpex (1964), organismo kiu zorgis pri la elekto de eksterlandaj libroj, kaj reprezentis al la Ministerio de Eksterlanda Komerco en socialismaj kaj skandinavaj landoj.

Dekomence, Padilla estis entuziamta defendanto de la kuba revolucio, sed reveninta al la insulo en 1966, laborinte en la soveta bloko, li alvenis dubege kaj kritike, kio rezultis en seniluziiĝo, kion esprimis private, rilate al la regado de Fidel Castro. Tiuj kritikoj aperis en poemaro Fuera del juego, kiu ricevis en 1968 la Premion Julián del Casal, de la Unión de Escritores y Artistas de Cuba (UNEAC), kies ĵurio estis komponita de kubaj José Lezama Lima, Manuel Díaz Martínez, José Zacarías Tallet, perua César Calvo kaj brito J. M. Cohen.[1]​ La estraro de la institucio tute malkonsentis kun la du premiitoj, reviziis la aferon, okazis polemiko kaj finfine oni akceptis publikigi ambaŭ verkojn, sed akompanataj de noto en kiu ili kondamnis la verkojn kiel «ideologie kontraŭaj» al la Kuba Revolucio.[2]

Padilla, kun sia edzino Belkis Cuza Malé, estis arestita la 20an de marto 1971, post deklamado pro akuzo de kontraŭrevolucia agado. Tiu aresto rezultis en tutmonda reago de konataj intelektuloj kiel Julio Cortázar, Simone de Beauvoir, Marguerite Duras, Carlos Fuentes, Juan Goytisolo, Alberto Moravia, Octavio Paz, Juan Rulfo, Jean-Paul Sartre, Susan Sontag, Mario Vargas Llosa kaj multaj aliaj. Post 38 tagoj de mallibero en Villa Marista, Padilla estis devigita legi faman memkritikon.[3]​ La afero Padilla, krom la personaj konsekvencoj markis elrompon inter la tutmonda intelektularo kaj la kuba revolucio.[4]

Ekde tiam Padilla suferis subpremadon, maldungon, malfacilaĵojn. La edzino kaj filo povis eliri al Usono en 1979; li pere de eksterlandaj apogoj nur en Marto 1980, sed ankaŭ en Usono li suferis malfacilaĵojn, ekzemple kreitajn de ekzilitoj kubaj kontraŭkastristoj kiuj akuzis kaj lin kaj ĉion en kiu li partoprenis, kiel agado favore al kastrismo. Li estis profesoro, suferis malsanojn kaj mortis en 2000 (68-jaraĝa) pro koratako.

Verkoj redakti

Poezio redakti

  • 1949: Las rosas audaces
  • 1962: El justo tiempo humano
  • 1964: La hora. La Habana: La Tertulia, Cuadernos de Poesía 10
  • 1968: Fuera del juego
  • 1973: Provocaciones
  • 1974: Poesía y política - Poetry and Politics, dulingva antologio. Madrid (España): Playor, Georgetown University Cuban series
  • 1981: El hombre junto al mar. Barcelona: Seix Barral
  • 1998: Una fuente, una casa de piedra.
  • 2013: Puerta de Golpe, antologio farita de Belkis Cuza Malé. Usono: Linden Lane Press
  • 2013: Una época para hablar, antologio kiu enhavas praktike lian kompletan poezion. La Habana: Luminarias/Letras Cubanas

Romanoj redakti

  • 1963: El buscavidas: La Habana.
  • 1981: En mi jardín pastan los héroes. Barcelona: Argos Vergara
  • 1989: La mala memoria, ensayo autobiográfico. Barcelona: Plaza & Janés
  • 1989: Prohibido el gato, detektiva romano verkita en 1989 sed ŝajne neplukigita.[5]

Notoj redakti

  1. Dictamen del jurado del concurso de la UNEAC 1968; 21a de februaro 2013. Alirita la 25an de Februaro 2021.
  2. Declaración de UNEAC, 15.11.1968. Alirita la 25an de Februaro 2021.
  3. «El caso Padilla (La Habana, 27 de abril de 1971)». www.nexos.com.mx. Alirita la 25an de Februaro 2021.
  4. Careaga, Roberto (2013): «Cuba edita obra de Padilla, símbolo de la censura castrista», Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine artikolo de 20a de Februaro 2013 en La Tercera (Chile). Alirita la 21an de Februaro 2013.
  5. «Padilla se recupera de ataque cardíaco», artikolo de 2a de novembro 1998 publikigita en retejo Cubanet.

Eksteraj ligiloj redakti