Hebreaj Rakontoj

eldonita en la serio "Internacia mondliteraturo", volumo: 9
(Alidirektita el Hebreaj rakontoj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hebreaj Rakontoj [1][2] estas kolekto de rakontoj de Ŝalom-Aleĥem kaj Perec, kiujn el la jida tradukis en Esperanton la hebrea esperantisto Isĥak Muĉnik. La libro ampleksis 78 paĝojn. Eldonis ĝin Ferdinand Hirt & Sohn el Lepsiko en 1923 kiel volumon 9 en la serio "Internacia Mondliteraturo".

Hebreaj Rakontoj
Hebreaj Rakontoj
Hebreaj Rakontoj
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1923
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 78
vdr

Recenzoj redakti

 
 Bone elektitaj eltiraĵoj. Aparta originaleco. IIi elvekas ridon, simpation aŭ pripensadon. La traduko estas tute kontentiga. 
— 1929, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 44
 
 Ŝalom-Aleksem estas popola humoristo kiu ridas pri siaj samgentanoj ne mokeme sed helpeme, tiel ke li estas legata en ĉiu juda domo.
Perec estas moralisto kies celo estas prezenti al la mondo la veran judan karakteron, kiun multaj homoj ne povas aŭ ne volas kompreni. La lerta tradukisto prezentas la historietojn el popola juda lingvo en flua Esperanta stilo. 
— 1923, Historio de Esperanto I, paĝo 334
 
 Tiu libro komenciĝis per interesplena antaŭparolo kun klarigoj pri la hebrea moderna (“jmia”) literaturo kaj pri la rolo kiun ludis en ĝi la du aŭtoroj Ŝalom Alehem kaj I. L. Perec. De la unua li tradukis 6 rakontojn kaj de la dua kvin. Li faris tion laŭ tia formo kaj stilo, ke li bone trafis sian celon, t. e., doni bonan ideon pri la ĝenerale malmulte konata hebrea verkmaniero. Ni rekomendas la legadon de la libro. 
— Belga Esperantisto n103-104 (sep-okt 1923)

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4215, paĝo 371
  2. Tiele literumite en Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj redakti