Hebreoj

La vorto hebreo en la nuna uzado estas preskaŭ samsignifa kun la vorto "judo", kvankam en la Esperanta teksto de la Biblio "Judoj"[1] estas la nomo de alia gento ol la hebreoj. L. L. Zamenhof, la iniciatinto de la lingvo, ĉiam parolis pri si kiel hebreo, sed uzis ankaŭ la vorton "juda" (v. "Judo" en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto). La tradician religian lingvon de hebreoj kaj la nunan oficialan lingvon de Israelo oni nomas la hebrea lingvo.

Hebreoj
historia etno
Ancient Semitic-speaking peoples
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Biblia Hebrea lingvo
vdr

Origine la termino "hebreoj" (en hebrea lingvo עברים, עבריים iv-RIM, iv-ri-JIM) nomas anojn de gento aŭ gentaro deveninta (almenaŭ tradicie) de la biblia patriarĥo Eber (Genezo 11:14-17). La tradicie plej grava frua hebreo, ses generaciojn post Eber, estis Abram, poste Abraham, kies tradician historion oni povas legi en la biblia libro Genezo (ĉapitroj 11-25) kaj aliaj fontoj. Laŭ Genezo, la patro de Abram kun sia familio eliris el la urbo Ur la Ĥaldea kaj enloĝiĝis en Ĥaran. Poste Abram ekmigris de Ĥaran al la lando Kanaana, laŭ voko de Dio la Eternulo, kiu promesis doni al li terenon kaj fari el lia idaro sennombran nacion.

"Hebreoj" povas esti ankaŭ mallongigita nomo por la libro Epistolo al la Hebreoj en la Nova testamento.

Eksteraj ligiloj redakti

  1. En la frua Esperanto la gentonomojn oni kutime skribis kun komenca majusklo.