Hector Guimard
Hector GUIMARD (naskiĝis la 10-an de marto 1867 en Liono, mortis la 20-an de majo 1942 en Novjorko), estis franca arkitekto kaj industria dezajnisto, kaj estas ofte konsiderata la plej reprezenta de la franca movado Art Nouveau. Guimard ne estas tiel konata pro siaj konstruaĵoj, sed li estas tre konata pro la stilo de la stacioj de la Metroo de Parizo, unu el la markiloj de ĉi tiu urbo (la plimulto estis produktita inter 1899 kaj 1900), kie li uzis gisferon kaj vitron en kreivaj ornamoj kun vegetaĵaj motivoj. Li ankaŭ elstaris en dezajno de mebloj kaj ornamaj objektoj de stilo Art Nouveau.
Hector Guimard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hector Germain Guimard |
Naskiĝo | 10-an de marto 1867 en 3-a Arondismento de Liono |
Morto | 20-an de majo 1942 (75-jaraĝa) en Manhatano |
Tombo | Gate of Heaven Cemetery (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Nacia Altlernejo de Belartoj École nationale supérieure des arts décoratifs (en) Lycée Michelet, Vanves (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Adeline Oppenheim Guimard (en) (1909–) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto skulptisto dezajnisto |
Verkoj | Château d'Orgeval Hôtel Guimard Castel Béranger Paris Métro entrances by Hector Guimard Maison Coilliot |
Bildgalerio
redakti-
Metroo de Ĉikago: Van Buren Street
-
Metroo de Lisbono: Picoas
-
Metroo de Meksikurbo: Bellas Artes
-
National Gallery of Art Sculpture Garden
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Hector Guimard ĉe "Structurae"