Hedingen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hedingen (stacidomo).

Hedingen estas komunumo en la distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 3318 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 3404 ĝis decembro 2009.

Hedingen
Blazono de Hedingen
Blazono de Hedingen
Blazono de Hedingen
Preĝejo de Hedigen
Preĝejo de Hedigen
Preĝejo de Hedigen
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Affoltern
Koordinatoj  47° 17′ 56″ N 8° 26′ 58″ O / 47.29889 °N, 8.44944 °O / 47.29889; 8.44944 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 56″ N 8° 26′ 58″ O / 47.29889 °N, 8.44944 °O / 47.29889; 8.44944 (mapo)
Areo 6,53 km²
Alteco 501 m super marnivelo
Poŝtkodo 8908
Komunumkodo 0005
Mapo de Hedingen
Mapo de Hedingen
Situa mapo de Hedingen
vdr

Geografio redakti

Hedigen situas okcidente de la montoĉeno Albis en la tiel nomita Porko-Prefektujo, nome la distrikto Affoltern. La orienta parto de la komunumo troviĝas en la valo de la rivero Reppisch dum ĝia okcidenta flanko situas alflanke de la akvodislimo inter Limato kaj Reuss. En okcidento la rivereto Höfibach, kiu fluas de nordo al sudo kaj en Affoltern alfluas al la rivereto Jonenbach, senakvigas la komunuman teritorion.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,53 km², de kiuj 32,6% estas kovritaj de arbaro, 46,6% servas por agrikulturo kaj 19,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Hedingen limas en nordoriento al Bonnstetten, en oriento al Stallikon, en sudo al Affoltern ĉe Albis, okcidento al Jonen, nordokcidento al Arni kaj en nordo al Islisberg.

Trafiko redakti

Hedigen posedas stacidomon ĉe la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Affoltern ĉe Albis kaj Zugo, kiu estas haltejo de la regionaj trajnlinioj S5/S14 de la Zurika Trafik-Unio. Ek de novembro 2009 Hedingen disponas ankaŭ pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A4. Tra la nova Uetlibergtunelo cirkulas ek de novembro 2009 ankaŭ la nova buslinio 200, kiu konektas la vilaĝocentron rekte kun la stacidomo Zuriko-Enge en la centro de la urbo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Hedingen datiĝas el la jaro 1116.[3] Hedingen estis en mezepoko posedaĵo habsburo kaj transiris en la 15-a jarcento al la urbo Zuriko kaj fariĝis parto de la voktdistrikto aŭ prefektujo Knonaŭo. Por la ekonomia disvolviĝo de la komunumo estis grava la konstruo de la fervojo en la jaro 1864. Estas antaŭvideble nova evoluo dum la venontaj jaroj pro la Uetlibergtunelo, tra kiu de la vilaĝocentro la centro de Zuriko nun atingeblas en 10 minutoj.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti