Hedvigo de Silezio

dukino de Silezio (1174–1243)

Sankta Hedvigo de SilezioHedvigo de Andechs (naskiĝis en 1174 en Andechs, mortis la 15-an de oktobro 1243 en Trebnico) estis dukino de Silezio, edzino de la pola princo Henriko la Barbulo el la dinastio de la Piastoj kaj estas honorata kiel sanktulino en la katolika eklezio. Ŝia memortago estas la 16-a de oktobro.

Sankta
Hedvigo de Silezio
Dukino de Silezio (progeedza)
Persona informo
Naskiĝo 1174
en Andechs
Morto 15-an de oktobro 1243 (1243-10-15)
en Trzebnica
Tombo Sanctuary of St. Jadwiga in Trzebnica vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Duklando Silezio • Duklando Grand-Pollando vd
Familio
Dinastio Piastoj vd
Patro Berthold la 4-a, duko de Meranio vd
Patrino Agnes of Rochlitz vd
Gefratoj Berthold • Otto I • Ekbert von Andechs-Meranien • Henry II, Margrave of Istria • Gertrud de Andechs-Meranio • Agnes of Merania vd
Edz(in)o Henriko la Barbulo vd
Infanoj Henriko la 2-a la Pia • Konrado la Buklohara • Gertruda de Silezio vd
Parencoj Louis I of Brzeg vd
Profesio
Okupo edz(in)o de monarĥo vd
Sanktulino
Honorata en katolika eklezio
Festotago 16-a de oktobro
Atributoj preĝejo-modelo, ŝuoj enmane, pano por almozuloj
Patroneco Silezio, Andechs, episkopujo Görlitz, urboj Görlitz kaj Berlino, kaj la katedralo je ŝia nomo en Berlino; repaciĝo inter germanoj kaj poloj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sankta Hedvigo, Malsupra Bavarujo ĉ. 1410–1420

Honorado redakti

Sankta Hedvigo estis entombigita en la monaĥeja preĝejo de Trebnico. Ŝi estis deklarita sanktulino en la 1267a jaro. Restaĵoj de ŝi troviĝas interalie en la monaĥejo Andechs, en la Katedralo je la nomo de Sankta Hedvigo en Berlino kaj en la preĝejo je la nomo de Sankta Gangolfo en Heinsberg.

Sankta Hedvigo estas patrono de Silezio kaj Andechs, de la episkopujo Görlitz, de la urboj Görlitz kaj Berlino kaj de la katedralo je ŝia nomo en Berlino.

Post la Dua Mondmilito la forpelitaj silezianoj portis la honoradon de Sankta Hedvigo en siajn novajn paroĥojn. Ŝi simbolas la perditan hejmlandon.