Hedwig Friederike Karoline Augustine KETTLER (fraŭline: Reder; naskiĝinta la 19-an de septembro 1851 en Hamburg-Harburg, mortinta la 5-an de januaro 1937 en Berlino) estis germana feminismulino kaj pioniro de knabina edukado.[1]

Hedwig Kettler
Persona informo
Naskonomo Hedwig Friederike Karoline Auguste Reder
Naskiĝo 19-an de septembro 1851 (1851-09-19)
en Harburg
Morto 5-an de januaro 1937 (1937-01-05) (85-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo redaktisto • aktivisto pri virinaj rajtoj
vdr

Vivo redakti

 
Lessing-Gimnazio en Karlsruhe, iam la unua porknabina gimnazio en tuta Germanujo, fondite ankaŭ pro la engaĝiĝo de Kettler

Kettler, devenite el riĉa familio, frekventis superan lernejon porknabinan kaj poste la berlinan artakademion. En Berlino ŝi rerenkontis la kuzon Julius Kettler kiun ŝi nuptis 29-jaraĝa en la 24.11.1880. El tiu feliĉega geedzeco originis du filinoj: en 1881 Hermine Kettler, kiu iĝis poste tre konata verkistino kja en 1881 Elise.[2] Ŝi kontiĝis per la eldono de la gazeto "Frauenberuf" kaj de la serio "Bibliothek der Frauenfrage". En 1888 ŝi fondis en Vajmaro la porvirinan klubon Deutscher Frauenverein Reform kiu alinomiĝis en 1891 Frauenbildungs-Reform. Fakte temis pri la unua germana societo kiu publike postulis instalon de porknabinaj gimnazioj kaj la ĝenerala alirebleco je la abiturienta ekzameno por knabinoj.

Konvinkoj ŝiaj kaj klopodoj redakti

Por Kettler la samnivela klerigo de viroj kaj virinoj estis afero memkompreneble allasota kaj eĉ homa rajto. Laŭ ŝia opinio la kleriĝŝancoj estis siatempe maljustaj; kiel provilo ŝi proponis la sendon de knaboj je porknabinaj lernejoj kaj inverse. Kulpus pri la malegaleco skandala ne la naturo sed la kulturo laŭ ŝi. Supera kleriĝo necesus por ĉiuj knabinoj, ne nur por estontaj studentinoj. Kettler ege jesis komunan edukon de knaboj kaj knabinoj kaj implicite volis aferon tiam ankoraŭ maleblan, t.e. la malfermon de la (porknabaj) gimnazioj por ambaŭ seksoj.

Fondo de la unuaj porknabinaj gimnazioj redakti

La de Kettler fondita societo Frauenbildungs-Reform malfermis post signaloj positivaj kaj de la parlamenta badenia kaj de la municipa administrado en 1893 gimnazio en Karlsruhe (kiu hodiaŭ nomiĝas Lessing-gimnazio). Pro financaj problemoj transprenis la instituton post kelkaj jaroj la urbo mem; tiam instruado ofertitis en loko kiu estas nun la karslruhe-a Fichte-gimnazio. En 1899 trapasis la unuaj kvar knabinoj la abiturientan ekzamenon kaj la samam jaron malfermitis de Kettler dua gimnazio porknabina en Hannover, la Sofio-lernejo.[3]

Ĝuste kuzo ŝia, la pedagogo Julius Tietz, lernejestro de la porknabina lernejo Stadttöchterschule I rifuzis ĉian kunlaboron kun Hedwig tionrilate komentante ke gimnazio porknabina kontraŭus la naturecon de virinoj kaj ne povus ricevi benon.[4]

Referencoj redakti

  1. Hugo Thielen: KETTLER, (1) Hedwig. Ĉe: Hannoversches Biographisches Lexikon, p. 197-198.
  2. Otto Heinrich May: Niedersächsische Lebensbilder (= Veröffentlichungen der Historischen Kommission für Hannover, Oldenburg, Braunschweig, Schaumburg-Lippe und Bremen, 22/4), Leipzig: Lax, 1939, p. 170
  3. Festlibro-artikolo[rompita ligilo]
  4. Karin Ehrich, Christiane Schröder (eld.): Adlige, Arbeiterinnen und … Frauenleben in Stadt und Region Hannover vom 17. bis zum 20. Jahrhundert ( = Materialien zur Regionalgeschichte, Bd. 1), Bielefeld: Verlag für Regionalgeschichte, 1999, ISBN 978-3-89534-292-9 kaj ISBN 3-89534-292-0, p. 134, 153

Literaturo redakti

  • Marion Bock: Hedwig Kettler (1851–1937). Gründerin des ersten deutschen Mädchengymnasiump. In: Angela Dinghaus (eld.): Frauenwelten. Biographisch-historische Skizzen aus Niedersachsen. Hildesheim/ Zürich/ New York 1993, p. 210–220.
  • Marion Bock: Hedwig Kettler. Eine Wegbereiterin gymnasialer Mädchenbildung. In: Hannoversche Geschichtsblätter. Neue Folge 44 (1990), p. 53–70.
  • Marion Bock: Hedwig Kettler. In: Hiltrud Schroeder (eld.): Sophie & Co. Bedeutende Frauen Hannoverp. Biographische Portraitp. Hannover 1991, p. 123–138.
  • Elke Kleinau: Gleichheit oder Differenz? Theorien zur höheren Mädchenbildung. In: Elke Kleinau, Claudia Opitz (eld.): Geschichte der Mädchen- und Frauenbildung. Band 2. Vom Vormärz bis zur Gegenwart. Campus-Verlag, Frankfurt am Main 1996, ISBN 3-593-35413-6, p. 113–128.
  • Martina Nieswandt: Hedwig Kettler (1851–1937). In: Elke Kleinau (eld.): Erziehung und Bildung des weiblichen Geschlechtp. Eine kommentierte Quellensammlung zur Bildungs- und Berufsbildungsgeschichte von Mädchen und Frauen. Band 1, Deutscher Studien-Verlag, Weinheim 1996, ISBN 3-89271-637-4, p. 123–127.
  • Viktoria Scherr: Hedwig (Johanna) Kettler (1851–1937). In: Hans-Ulrich Grunder, Karin de la Roi-Frey (eld.): Reformfrauen in der Schule. Ein Lesebuch. Schneider-Verlag Hohengehren, Baltmannsweiler 2005, ISBN 3-89676-974-X, p. 37–47.
  • Hugo WillichKettler, Hedwig, geborene Reder. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 11, Duncker & Humblot, Berlin 1977, ISBN 3-428-00192-3, S. 558 (Digitalisat).
  • Deutsche Biographische Enzyklopädie, Band 5, p. 523.
  • Niedersächsische Lebensbilder, Band 4 (1960) (= Veröffentlichungen der Historische Kommission für Niedersachsen und Bremen|Historischen Kommission für Hannover, Oldenburg, Braunschweig, Schaumburg-Lippe und Bremen, 22, 4.), p. 155–171.
  • Hugo Thielen: KETTLER, (1) Hedwig. In: Dirk Böttcher, Klaus Mlynek, Waldemar R. Röhrbein, Hugo Thielen: Hannoversches Biographisches Lexikon. Von den Anfängen bis in die Gegenwart. Schlütersche, Hannover 2002, ISBN 3-87706-706-9, p. 197f.
  • Hugo Thielen: Kettler, (1) Hedwig. In: Klaus Mlynek, Waldemar R. Röhrbein (eld.) u. a.: Stadtlexikon Hannover. Von den Anfängen bis in die Gegenwart. Schlütersche, Hannover 2009, ISBN 978-3-89993-662-9, p. 346.

Eksteraj ligiloj redakti