Hegyeshalom [hedjeŝhalom], germane Straß-Sommerein estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Mosonmagyaróvár. La nomo signifas hungare pinta-holmo.

Katolika preĝejo de Hegyeshalom

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Hegyeshalom situas sur ebenaĵo preter la fervojo kaj la aŭtoŝoseo M1 inter Budapeŝto kaj Vieno, krome estis samtempe limpasejo al Aŭstrio, fine tie kruciĝas fervojo inter Bratislavo kaj Szombathely. La trapasejo estis la plej grava kaj trafika en Hungario, simbole estas pordo de Okcidento por la hungaroj.

Historio redakti

Fervojo Budapeŝto-Vieno estis ĉiam la plej grava por la hungaroj. Komence de la konstruadoj estis 2 planoj. La aŭstroj volis la sudan solvon, tio profitis parte fervojon Vieno-Adriatiko, el tio estis branĉo al Budapeŝto. La hungaroj volis la nordan solvon, kiu tuŝos la tiaman ĉefurbon Posonon (nun Bratislavo). Fine ambaŭ konstruiĝis.

Laŭ la vilaĝonomo estis iom pli alta loko, kie poste konstruiĝis preĝejo omaĝe al Virgulina Maria. Rezulte la kontraŭturkajn batalojn la vilaĝo senhomiĝis, alvenis germanoj refondintaj la vilaĝon.

Dum la historio la limo estis pli fore, antaŭ Bruck, depost Traktato de Trianon la vilaĝo estis limpasejo. Ekde 2008 ĉesis la limo inter Austrio kaj Hungario, ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Eŭropa Unio.

Vidindaĵoj redakti

La komunumo havas katolikan (Preĝejo de Apostolo Bartolomeo (Hegyeshalom)) kaj luteranan preĝejojn.

Famuloj redakti

Famaj nomportantoj redakti