Heidi Hautala

Politikisto de Finnlando

Heidi Anneli HAUTALA (n. 14-a de novembro 1955 en Oulu) estas finna politikisto. Ŝi estas laborinta kiel membro de la finna parlamento el Verda Ligo, membro de Eŭropa Parlamento kaj disvolvado. Ekde julio 2014 Hautala estis membro de Eŭropa Parlamento kaj ekde oktobro 2017 vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento. En eŭrop-parlamenta elekto de la jaro 2019 Hautala estis elektita por sia kvina periodo en Eŭropa Parlamento per 89 769 voĉoj.

Heidi Hautala
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1955 (1955-11-14) (68-jaraĝa)
en Oulu
Lingvoj finna
Loĝloko Helsinko
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Universitato de Helsinko
Okupo
Okupo politikistoĵurnalisto
TTT
Retejo http://www.heidihautala.fi
vdr

Hautala estas prezidantkandidato en finna prezidantelekto en 2000 kaj nove en 2006. Ŝi rakontis, ke ŝia opinio estas, ke prezidanto de Finnlando ne bezonas grandan forton kaj estus bona, ke prezidanto de Finnlando estus simila figuro sen granda politika forto kiel Federacia Prezidanto de Germanio kaj la prezidanton elektus la parlamento, ne la popolo rekte, kiel estas nun. Ŝi kritikis Tarja Halonen pri troigo de la forto de la prezidanto.

Hautala kaj ŝia eksa koramiko havas unu filon, naskiĝinta en 1981. Hautala loĝas en Helsinko, en Punavuori.