Heike Kamerlingh Onnes

Nederlanda fizikisto

Heike KAMERLINGH ONNES (21-an de septembro 1853, Groningen, Nederlando – 21-an de februaro 1926, Leiden) estis nederlanda fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1913[1] pro rezultoj en fizika faktereno de la trosubaj temperaturoj, pro produktado de la likva heliumo. Li malkovris la superkonduktivecon, tiun fenomenon, pri kiu, kiam certaj materialoj estas submetitaj al trosuba temperaturo, ili perdas preskaŭ tute la elektran rezistancon.

Heike Kamerlingh Onnes
Nobel-premiito
Persona informo
Heike Kamerlingh
Naskiĝo 21-an de septembro 1853 (1853-09-21)
en Groningo
Morto 21-an de februaro 1926 (1926-02-21) (72-jaraĝa)
en Leiden
Tombo Kerkhof Dorpskerk Voorschoten vd
Lingvoj nederlandaanglafranca vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Universitato de HajdelbergoRegna Universitato de Groningo vd
Familio
Patro Harm Kamerlingh Onnes vd
Patrino Anna Gerdina Coers vd
Gefratoj Menso Kamerlingh Onnes • Jenny Kamerlingh Onnes vd
Edz(in)o Maria Adriana Wilhelmina Elisabeth Bijleveld vd
Infanoj Albert Kamerlingh Onnes vd
Profesio
Okupo fizikistoinventistoprofesoro • universitata instruisto • sciencisto vd
Laborkampo fiziko • eksperimenta fiziko • cryophysics • superkonduktivecomalvarmohistorio de scienco vd
Doktoreca konsilisto Rudolf Adriaan Mees vd
Verkado
Verkoj superkonduktiveco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kamerlingh Onnes studis kaj laboris de 1871 ĝis 1873 en la Heidelberg-a Universitato, kun germanaj fizikistoj Robert Bunsen kaj Gustav Robert Kirchhoff. Li doktoriĝis en la Universitato de Groningen en 1879 kaj instruis en la Teknila Altlernejo de Delft (1878–82). Li estis de 1882 ĝis 1923 profesoro pri eksperimenta fiziko en Universitato de Leiden.

Li analizis – je efiko de laboroj de Johannes Diderik van der Waals – la ekvaciojn priskribantajn la statojn de la materio. Li ekzamenis ankaŭ la ĝeneralajn termodinamikajn proprecojn de likvoj kaj gasoj en larĝa prema kaj temperatura skalo. Li fondis kaj elkonstruis en 1894 la Laboratorion de Subaj Temperaturoj (kiu havas nun lian nomon, honore de li). Tiel li igis Leiden monda centro de la sub-temperaturaj esploroj.

Li klopodis de 1895 ĝis 1906 pri perfektigo de la kriogena eksperimenta teĥniko, ekzamenis diversajn metalojn, likvojn en trosuba temperaturo. La likvigo de la heliumo sukcesis en 1908 maŝino, kiu estis pluevoluigita dum du jaroj el hidrogen-likviga maŝino.

La atingo de solida heliumo restis senrezulta, tio sukcesis nur ties posteulo (en la direktota posteno) Willem Hendrik Keesom en 1926.

Referencoj redakti