Heiner Lauterbach

Heiner Lauterbach (prononco [HAJna LAŬtabaĥ], naskiĝis la  10-an de aprilo 1953(nun 1953-04-10), do nun 71-jara) estas germana aktoro kaj dublisto.

Heiner Lauterbach
Heiner Lauterbach
Heiner Lauterbach
Persona informo
Heiner Lauterbach
Naskiĝo la  10-an de aprilo 1953(nun 1953-04-10)
en Germanio Kolonjo, okcidenta Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Edz(in)o Viktoria Lauterbach vd
Infanoj Oscar Lauterbach • Maya Lauterbach • Vito Lauterbach vd
Profesio
Okupo aktoro • aŭtobiografo • dublaktoro • filmaktoro • filmproduktorokomponistofilmreĝisoro • teatra aktoro • televida aktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1970 ĝis nun
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Heiner Lauterbach naskiĝis kiel filo de prospera komercisto. Post reallerneja finekzameno li ekde la jaro 1970 vizitis aktoran lernejon kaj prenis privatajn aktorajn lecionojn ĉe la aktorino Marianne Jentgens, fondintino de la kolonja teatro Der Keller. Li sursceniĝis en Kolonjo, Würzburg kaj Munkeno, kaj kun munkena aktora teamo ankaŭ turneis tra Germanio.

Meze de la 1970-aj jaroj li komencis sian kinfilman karieron per tri erotikaj filmoj, kaj sekve ankaŭ aktoris en internaciaj produktaĵoj, interalie en 1985 en la filmo Cortuga.

Samjare li konatiĝis al vere vasta publiko en la filma komedio Männer de la reĝisorino Doris Dörrie - pro tiu rolo li honoriĝis per la germana kina premio. Sekvis pluraj pliaj sukcesaj filmoj, aparte prikrimaj. Ekde la fino de la 1990-aj jaroj li aktoras precipe en televidaj filmoj, sed ankaŭ en iuj kinejaj produktaĵoj interalie porinfanoj, ekzemple la porinfana filmo V8 – Du willst der Beste sein de 2013, en kiu rolas ankaŭ lia filino Maya Lauterbach.

Familio redakti

Inter la jaro 1985 kaj 2001 Heiner Lauterbach estis edziĝinta al la aktorino Katja Flint. La paro havas filon, Oscar, naskiĝintan en 1988, sed jam disiĝis en 1991, kvankam la edzeco formale ankoraŭ daŭris. Inter 1996 kaj 2000 li kaj la aktorino Jenny Elvers-Elbertzhagen estis fakta paro. Ekde la 7-a de septembro 2001 li estas edzo de Viktoria Skaf. La paro havas du infanojn, la 21-jaran filinon Maya kaj la 17-jaran knabon Vito. Kun sia familio Heiner Lauterbach vivas borde de la lago de Starnberg en Bavario.

Premioj redakti

Dublado redakti

Kiel dublisto li ekzemple estis germanlingva voĉo de Kevin Costner (The Untouchables, la netuŝeblaj), Richard Gere (Yanks), Massimo Girotti (Ossessione), Harvey Keitel (Flucht nach Varennes, fuĝo al Varennes), John Malkovich (Death of a Salesman, germane Tod eines Handlungsreisenden), Gérard Depardieu (Barocco) und Christopher Walken (James Bond 007 – Im Angesicht des Todes).

Aŭtobiografioj redakti

Filmografio redakti

Literaturo redakti

  • Adolf Heinzlmeier: Heiner Lauterbach, Der sanfte Macho. Heyne-Filmbibliothek, Nr. 263. eldonejo Heyne, Munkeno 1998, ISBN 3-453-14576-3

Fontoj redakti

Tiu-ĉi teksto en sia unue publikigita versio parte baziĝas je fontaj informoj el la koncerna germanlingva teksto laŭ la dato 30-a de novembro 2013.

Eksteraj ligiloj redakti