Heinrich Gustav Blechschmidt

Heinrich Gustav BLECHSCHMIDT (naskiĝinta la 8-an de aŭgusto 1867 en Görkwitz, mortinta la 5-an de januaro 1946 en Schleiz) estis germana pedagogo kaj luterana pastoro agadinte inter 1907 kaj la 1930-aj jaroj en Schleiz. Tie li engaĝiĝis profesie, socie, politike.

Heinrich Gustav Blechschmidt
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1867 (1867-08-08)
en Görkwitz
Morto 5-an de januaro 1946 (1946-01-05) (78-jaraĝa)
en Schleiz
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj kariero redakti

 
Monumento por falintaj soldatoj ĉe la Monta kirko de Schleiz; ĝin inaŭguris en 1922 Blechschmidt

Estante filo de instruisto, muelisto kaj komercisto per lignaĵoj li frekventis la bazlernejon inter 1874 kaj 1878 en sia naskiĝurbo. Poste li eklernantis ĉe Rutheneum (Schleiz). Post trapaso de la abiturienta ekzameno kaj de soldata servo li studis ĝis 1891 teologion ĉe la Universitato de Lepsiko. Sekvis unu jaro da staĝo ĉe la Landa porinstruista seminario kaj ĉe la Instituto por surdmutoj en Schleiz. Ordinado sacerdota iĝis en la 20.12.1891 en Gera-Untermhaus. Post sukcesa ekzameno deĵortaŭga li ekvikariis en Bad Köstritz. Poste paroĥestris kaj instruistis Blechschmidt inter 1893 kaj 1896 je Hohenleuben, kie li nuptis en la 15.8.1895 Marie Sophie Kruse (1875-1918). Kun ŝi li havis dek unu infanojn el kiuj nur ses postvivis lin. Lia filo Joachim Blechschmidt estis fama militpiloto de Wehrmacht. Dua geedzeco de 1920 kun Elsa Weißker (* 1871) finiĝis post kvin jaroj divorce.

En la 1.10.1896 li vokitis kiel animzorganto kaj lernigisto al Hirschfeld. Ekde la 1.1.1907 Blechschmidt deĵoris ĉe Rutheneum en Schleiz kaj ĉe Privata supera porknabina lenrejo samloke (kiu ekzistis ĝis mallonge post la Unua mondmilito). Promociiĝo je vicestreco li rifuzis pro personaj kialoj. En la 1.11.1930 li retiriĝis pro tuberkulozo.

Dum la tuta tempo en Schleiz li agadis predikiste, ankaŭ en la ĉirkaŭaĵoj de Schleiz. Post emeritiĝo li prizorgis pastore inter 1932 kaj 1934 la komunumojn de Oettersdorf kaj Pörmitz.[1][2]

Engaĝiĝoj flankaj redakti

Inter 1908 kaj 1928 Blechschmidt estis en la eklezia estrarano de Schleiz kaj post inter 1917 kaj 1920 ankaŭ en la Landa konsistorio [3] kie li reklamis por la emancipiĝo de ekleziaj strukturoj el ŝtata observado kaj gvidetis novorganizon de turingiaj ekleziaj strukturoj. Li ankaŭ estis en la estrarano de Interna misio kaj anis ĉe Gustav-Adolf-societo. Nur pro lia iniciato restaŭritis fake bonege la malnova baroka altaro de Pörmitz kaj ĝisdatigitis fare de la portretistino Hannah von Nathusius la galerio de la schleiz-aj montokirkaj superaj paroĥestroj. Post la Unua mondmilito li estris la komisionon por falintaj soldatoj. Tiufunkcie li ankaŭ konsekris monumenton ĉemontkirka. en la 22.10.1922.[4]

Regionhistoriaĵoj redakti

Jam dum sia tempo en Hohenleuben li okupiĝis pri regiona historio kaj akitvis ĉe Vogtländischer Altertumsforschender Verein; en Schleiz li laboris ĉe la simila klubo Geschichts- und Altertumsforschender Verein. Plurajn jarraportojn de la menciitaj rondoj li eldonis inter 1894 kaj 1896.

Politikaĵoj redakti

En 1914 li elektitis en la urban konsilantaron de Schleiz kie li restis dum du periodoj. Intertempe li eĉ estris la komisiononon pri financaj aferoj. La distriktan konsilion li membris inter 1915 kaj 1928 reprezentante la unuiĝintajn burĝajn partiojn (sen propra membreco ĉe iu ajn partio). En ĝi li responsis pri la novordigo de la lerneja sistemo en Schleiz; li ankaŭ engaĝiĝis pri lernejnovkonstruo en Hirschberg (Saale) kaj ludis rolojn ĉe la planado de Bleilochtal-akvobaraĵo (apud Saalburg-Ebersdorf) aŭ la pligrandigo de la malsanulejo de Schleiz. Li ankaŭ sukcese instalis junulargastejon en Schleiz kiu hodiaŭ bedaŭrinde ne plu funkcias. [5]

Skribaĵoj redakti

Blechschmidt, Heinrich (eld.)(1894–1896): 61., 62., 63., 64., 65. und 66. Jahresbericht des Vogtländischen Altertumsforschenden Vereins zu Hohenleuben sowie 13., 14., 15., 16., 17., 18. und 19. Jahresbericht des Geschichts- und Altertumsforschenden Vereins zu Schleiz. Hohenleuben: August Oberreuter.

Notoj redakti

  1. Paul Heller: Thüringer Pfarrerbuch: Die reußischen Herrschaften, eldonis Gesellschaft für Thüringische Kirchengeschichte, volumo 4, Leipzig, ISBN 978-3-374-02179-6,p. 86
  2. Thüringer Pfarrerbuch. Bd. 4: Die reußischen Herrschaften: Ergänzungen und Berichtigungen. (tie ĉi interrete Arkivigite je 2021-09-18 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Karl-Heinz Fix, Carsten, Nicolaisen kaj Ruth Pabst: Handbuch der evangelischen Kirchen 1918 bis 1949, Göttingen 2017, ISBN 978-3525557945
  4. Heinrich Meyer: Die Bergkirche und St. Wolfgangskapelle zu Schleiz. Teil 3, Kap. IV: Gottesacker und Ehrenmal. Eldonis Ev. Kirche Schleiz, Schleiz 1925
  5. "Blechschmidt, Heinrich." Ĉe: Berühmte Vogtländer. Eldonis Verein für vogtländische Geschichte, Volks- und Landeskunde e.V., Plauen 1997, p. 14

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Heinrich Gustav Blechschmidt en la germana Vikipedio.