Heinrich KELLNER (naskiĝinta en 1440, mortinta en la 28-a de januaro 1510 en Erfurto) estis germana politikisto.

interna korto de la loĝdomo de Kellner; maldekstre spekteblas bronza statuo de la artisto Christian Paschold
bieno de Kellner en la domo Zum bunten Schiff (Vierherrnhaus), Regierungsstraße nr. 64

Vivo redakti

Kellner estis unu el la plej tragikaj personuloj de la urba historio de Erfurto. Lia patro Johann konstruigis krome la Vierherrn-domon ankaŭ la la domon Zum Großen Paradies und Esel. Heinrich edziĝis al Margarethe Immenrod. Estante en la rango de Obervierherr (ĉefo de kolegaro konsistanta el 4 superaj politikistoj) li deĵoris kiel gravega komunuma politikisto en la fiera urbo. Tamen la memkonfido tiukaze havis negativajn rezultojn. En la 9-a de junio 1509 li kriis al la ĉagreniĝintaj kaj koleriĝintaj erfurtanoj, kiuj venis atakontaj la urbodomon, ke li mem estus la sola politikfaranto en la urbo. Dum la antaŭaj jardekoj la urbo finance kolapsis kaj furioziĝis la urbanoj. Tiujn episodojn la historiistoj nomis poste "freneza jaro de Erfurto". Malpli heroa versio estas, ke ne la "popolo" sed deputitoj de la burĝaro kaj kelkaj liaj kolegoj politikistoj arestigis lin; dubendas ankaŭ la sinsekvo tuja inter la aroganta eldiro kaj la malliberigo.

Fonoj historia kaj ekonomia redakti

La grandparta aŭtonomio de la mezepoka komerca kaj kultura centro Erfurto je la fino de la 15-a jarcento ekŝanĝiĝis. Per la kontraktoj de Amorbach kaj Weimar (1483) devis esti agnoskita la supereco kaj de la ĉefepiskopo de Mainz kaj de la saksa princo-elektisto. Ege pezas la 200.000 guldenoj: tioma sumo nepris esti ĝirata fare de la subuloj al la regantoj. Kromaj kostoj por dungosoldatoj kaj ĉirkaŭfortikaĵoj kaj la ĝenerala malbona konjunkturo rekte igis al troa enŝuldiĝo. La politikistoj provis kontraŭbatali tian situacion per pli altaj impostoj, pli malaltaj salajroj kaj kreditoprenado. En la 1508-a jaroj oni eĉ garantie donis al la saksoj la regnan feŭdon en Kapellendorf: tiu laste menciita agado finfine pereigis Kellner-on. Kiam la bankroto jam ne povis esti kaŝita la "popolaĉo" ribelis, arestis la simbolan figuron Heinrich Kellner, torturis lin plurfoje kaj pendigis lin ĉe la urba pendumilo en la orienta periferio de la urbo. Nur en 1516, post la ŝanĝo de la urba konstitucio (t.n. Regimentsverbesserung), restabiliĝis la financa situacio, sub la estrado de urbestro Adolarius Hüttner. Tamen ankoraŭ en 1514 estis pendigitaj pro similaj kialoj la eksaj urbestroj Berthold Bobenzan kaj Georg Tusenbach.

Graveco de Kellner kaj monumento redakti

Tra jarcentoj la memoro je Kellner restis prezenta. La historiaj fakuloj intertempe parte rehabilitis lin: ĉar li certe ne estis sole respondeca pri la financa malbono. En printempo 2011 estis finrestaŭrita lia iama bieno Hof zum Obervierherrn; en ties korto Christian Paschold faris bronzan skulptaĵon laŭ la bildo en la festa salonego de la Urbodomo de Erfurto. Bedaŭrinde la artaĵo estas sur privata grundo kaj ne povas esti admirata fare de la publiko. Tiel oni vole-nevole kontinuigas la al Kellner riproĉitan senton de ekskluziveco kiu igis lin kaj liajn kolegojn segregacii sin de la normalaj urbanoj.

Literaturo redakti

  • Rolf-Torsten Heinrich: Erfurter Wappenbuch. Teil 1, Erfurt 2013, p. 89-90.
  • Steffen Raßloff: 100 Denkmale in Erfurt.Geschichte und Geschichten, Erfurt 2013, p. 40-41.

Eksteraj ligiloj redakti