Heinrich KURZ (naskiĝinta la 28-an de aprilo 1805 en Parizo, mortinta en Aarau la 24-an de februaro 1873) estis en Svislando laboranta germanisto kaj sinologo el Germanlando.

Heinrich Kurz
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1805 (1805-04-28)
en Parizo
Morto 24-an de februaro 1873 (1873-02-24) (67-jaraĝa)
en Araŭo
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioSvislando
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • aŭtorotradukistobibliotekisto
vdr
Paĝo el la Antologio pri novaj svisaj verkistoj, kiun eldonis Kurz en 1860.

Vivo redakti

Post orfiĝo en 1816 Kurz povis veni al sia riĉa onklo Heinrich al Hof kiu ebligis al li la frekventon de la tiea gimnazio.Ekde 1824 Kurz studis teologion en Lepsiko sed baldaŭ eksmatrikuliĝis pro korporaciaj agaĉoj. Jam la sekvantan jaron li troviĝis en Munkeno kie li studis orientajn lingvojn kaj verŝajne ankaŭ doktoriĝis. En 1827 li iris Parizon por trejnado en la lingvoj ĉina kaj manĉura fare de J.P. Abel-Rémusat. Samtempe li instruis la germanan. Apartenis al lia lernantaro la historiisto Jules Michelet kaj la publicisto Saint-Marc Girardin.

Sub la impreso de la Franca revolucio de 1830 Kurz - kiu havis kontaktojn ankaŭ kun La Fayette - esperis ankaŭ ŝanĝojn politikajn en Bavario. Ankoraŭ en 1830 li revenis Munkenon kie li baldaŭ havis problemojn kun la oficialaj instancoj. Permeso docenti - li estis la unua sinologo en Munkeno! - jam en 1832 pro politikaj kialoj estis nuligita. De la 1-a de aprilo 1832 li eldonis en Aŭgsburgo la liberalan ĵurnalon Die Zeit. Jam post ne tute 8 semajnoj li arestitis pro presado de kontraŭmonarkia pamfleto de Joseph Savoye (kunorganizanto de festo ĉe la Kastelo Hambach en 1832). Kurz estis kondamita al du jaroj de enkarcerigo en la Kastelo Wülzburg ĉe Weißenburg. Post la trasufero de la plejmulto de la arestotempo li provis regajni decan deĵorlokon en Munkeno. Pro malsukceso li elmigris en 1834 en Svislandon. Tie li iĝis instruisto de la germanaj lingvo kaj literaturo ĉe gimnazio en Sankt-Galo. Konfesiaj kaj politikaj kaŭzoj demisiigis lin en 1839. Tamen li sukcesis trovi novan, similan postenon en Aarau. De tiam lia vivo restis trankvila. En 1866 li retiriĝis de instruado. Krome li engaĝiĝis en la administrado de la Kantona biblioteko de Aarau, kiun li estris ekde 1846. En 1838 li edziĝis al Barbara Sophia (+1888) el Schinznach (Argovio).

Graveco redakti

La sciencaj sukcesoj de Kurz estis unue sur la kampo de la ĉina lingvo. Kun la helpo de Abel-Rémusat kaj Heinrich Julius Klaproth li baldaŭ estis farinta grandajn paŝojn koncerne leksikografion, filozofion, historion kaj poetikon de Ĉinio. La plej multaj artikoloj de li troviĝas en la gazetoj Nouveau Journal Asiatique kaj Das Ausland. Inter la monografiaĵoj elstaras Das Blumenblatt, eine epische Dichtung der Chinesen (Hua-chien chi). Tiu traduko de romano, kiu enhavas apendice la novelon Der männliche und der weibliche Bruder tamen aperis nur en 1836, kiam Kurz ne plu okupiĝis pri ĉinaj temoj. La rompo okazis post la transloĝiĝo en Svislandon kiam la novaj taskoj instrui la germanistikaĵojn postulis ĉiujn fortojn.

La amplekseco de la interesoj, pri kiu famiĝis Kurz antaŭe en ĉinaj aferoj, denove aperis en la germanistiko. Kurz okupiĝis pri la germana literaturo disde la Mezepoko ĝis la samtempuloj. Grandan forton prenis la eldonado kritika kaj komentita de tekstoj. Ekzemploj estas Handbuch der poetischen Nationalliteratur der Deutschen von Haller bis auf die neueste Zeit (3 Abt., 1840–42) kaj Handbuch der deutschen Prosa von Gottsched bis auf die neuere Zeit (3 Abt., 1845–53). Aparte proksimis al li la literaturo de Alemanio. La eldonoj de verkoj de Fischart, Waldis kaj Wickram konsekvence kovris la plejmulton de la paĝoj de Deutsche Bibliothek, Sammlung seltener Schriften der älteren deutschen Nationalliteratur (10 vol., 1862–67).

Pri la klasika literaturo li meritiĝis ege per la kritikaj eldonoj ene de la serio Bibliothek der deutschen Nationalliteratur (35 volumoj., 1868–72), faritaj laŭ komisio de Herrmann Julius Meyer. Kurz krome famiĝis kiel tradukinto el romanidaj lingvoj, i.a. de la korespondado de Napoleono Bonaparte. La Revolucio de 1848 en Germanio lasis lin ankoraŭfoje verketi sur la politika kampo. Koncerne la bibliotekajn sciencojn li ankaŭ gravis per la verkado de Katalog der aargauischen Bibliothek (4 vol., 1857–68). Plej gravis kaj plej disvastiĝis tamen lia antologio en kvar volumoj kun la titolo Geschichte der deutschen Literatur mit ausgewählten Stücken aus den Werken der vorzüglichsten Schriftsteller (1851 sekv.), kiu havis ĝis 1876 ne malpli ol 7 eldonojn.

Literaturo redakti

  • A. Schumann, Schweizer. Schriftsteller, VIII, H. K., in: Neuer Anz. f. Bibliogr. u. Bibl.wiss., 1881, S. 369-78, 1882, S. 8-14 (vollst. W-Verz.)
  • H. Franke, H. K. (1805-73), d. erste Sinologe an d. Univ. München, in: Studia Sino-Altaica, Festschr. f. E. Haenisch z. 80. Geb.tag, 1961, S. 58-71
  • Biografio ĉe NDB.

Eksteraj ligiloj redakti

Informoj pri Heinrich Kurz en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)