Heinrich Lefler

aŭstra artisto

Heinrich LEFLER (n. 7-an de novembro 1863 en Vieno, m. 17-an de marto 1919 samloke) estis aŭstra pentristo, grafikisto, scenaranĝisto.

Heinrich Lefler
Heinrich Lefler ĉ. 1900
Heinrich Lefler ĉ. 1900
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1863 (1863-11-07)
en Vieno
Morto 17-an de marto 1919 (1919-03-17) (55-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo
vdr
El: Hans Christian Andersen: La princino kaj la porkopaŝtisto, Vieno 1897

Vivo kaj verkaro redakti

Heinrich Lefler naskiĝis en Vieno kiel filo de Franz Lefler, kiu ankaŭ estis artisto.

Li studis ekde 1880 ĝis 1884 ĉe la Viena Akademio de Plastikaj Artoj ĉe Christian Griepenkerl, ekde 1884 ĉe la Akademio de Plastikaj Artoj en Munkeno ĉe Nikolaus Gysis kaj Wilhelm von Diez. En 1891 li aniĝis la Societon de Plastikaj Artistoj de Aŭstrio, Artistodomo. En 1890 li estis fondomembro de la artistosocieto Hagenbund.

Ekde 1900 ĝis 1903 Lefler estis (sub direktado de Gustav Mahler) teamestro ĉe la Viena Kortegopero. Ekde 1903 ĝis 1910 li tenis profesorpostenon ĉe la Akademio de Plastikaj Artoj. (Por ĉi tiun postenon ankaŭ kandidatiĝis i.a. Gustav Klimt, finfine Heinrich Lefler ricevis ĝin. Unu el siaj lernantoj estis mallongtempe ankaŭ Richard Gerstl). Samtempe Heinrich Lefler estis ekde 1903 teamestro ĉe la Viena Burgtheater. Rimarkinde estas, ke Lefler jam en 1902 konceptis scenaranĝojn por la enscenigo de Wagner-opero ĉe la Metropola Operejo en Novjorko, kiuj perŝipe estis liverataj al Novjorko. Multaj publikaĵoj pri la kreado de la artistoduopo Heinrich Lefler - Joseph Urban en la artorevuo "The Studio", agnoskata antaŭ ĉio en la angla-usona lingvoregiono, atestas la tiaman konatecon de la nuntempe forgesitaj artistoj.

Lefler kaj Joseph Urban redakti

La unuan kontakton inter la du artistoj peris ilia komuna amiko, kantisto kaj aktoro Leo Slezak. Urban poste geedziĝis kun la fratino de Lefler, Maria (Mizzi), per kio ekzistis krom amikaj kaj komercaj ankaŭ familiaj ligoj inter la du.

Kune kun sia bofrato Joseph Urban Lefler apartenis al la plej gravaj artistoj de la eŭropa secesio. Ambaŭ artistoj ofte kunlaboris kaj formis ekz. kalendaron aperintan en 1905 kun motivoj el la fabeloj de Grimm.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • P. Pauker: H. Lefler. Dissertation, Wien 1962.
  • Die verlorene Moderne: Der Künstlerbund Hagen 1900-1938. Ausstellungskatalog, Halbturn 1993.
  • Heinz Kindermann: Theatergeschichte Europas, Bd.1-10
  • Eisenberg Ludwig: Das geistige Wien, Wien 1889-1893
  • Czeike Felix: Wien-Lexikon
  • Eintrag: Lefler, Heinrich. In: Allgemeinen Lexikon der Bildenden Künstler. Band 22, S. 559
  • Archiv des Triestingtaler Heimatmuseums Weissenbach

Eksteraj ligiloj redakti

Informoj pri Heinrich Lefler en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)