Heinrich Paxmann

germana filozofo

Heinrich Paxmann (1531-1584) estis germana kuracisto kaj filozofo, dekano en la Fakultato pri Filozofio de Wittenberg kaj profesoro pri moralfilozofio kaj dialektiko en la Universitato de Frankfurto ĉe Odro.

Henricus Paxmannus
(1531-1584)
Germana kuracisto, filozofo, profesoro pri medicino kaj rektoro.
Germana kuracisto, filozofo, profesoro pri medicino kaj rektoro.
Persona informo
Naskiĝo 1531
en Burgwedel, Sankta Romia Imperio
Morto 10-a de Julio 1580
en Frankfurto ĉe Odro, Sankta Romia Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Wittenberg
Universitato de Helmstedt
Brandenburga Universitato de Frankfurto ĉe Odro
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto • kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de la luterana pastro Hinricus Paxmann kaj estis edukita en Brunsvigo. Stipendiita de la Duko de Brunsvigo kaj Luneburgo, li ricevis sian diplomon pri medicino en la Universitato de Wittenberg. Orientita de Filipo Melanktono, li kompletigis siajn studojn pri Liberalaj Artoj kaj kronis ilin en la 2-a de februaro 1550 kun akirado de sia diplomo pri majstreco en filozofio. En la 18-a de oktobro 1551 li enmatrikuliĝis en la Fakultato pri Filozofio. Tie li instruis fizikon kaj dialektikon samkiel pri Demostenon kaj Homeron. En la vintra semestro de 1556 li iĝis dekano de la fakultato pri filozofio.

En la 5-a de novembro 1555 li edziĝis al Magaretha Krapp (mortis la 17-an de septembro 1556). Ŝi estis parenco de la edzino de Melanktono. Poste tio li sin dediĉis al siaj medicinaj studoj. Tiucele, en la 11-a de junio 1557 li verkis sian dokterecan tezon "Disputation Themata medica" gvidatan de la profesoro pri medicino Johann Hermann (1527-1605) kaj ricevis sian doktorecan diplomon en la 17-a de junio 1557 kun la kutima "Oratio de medicinae". En 1558 li sekvis rekomendon de Melanktono kaj estis indikata kiel Rektoro de Lernejo en Goldberg. Ĉar li ne sukcesis prizorgi siajn taskojn kiel kuracisto kaj rektoro, en 1562, Henriko la 11-a, Duko de Legnica (1539-1588) eksigis lin el lia posteno kiel rektoro.

Post labori kiel kuracisto en Bunzlau, li iĝis profesoro pri Moraleduko en la "Universitato de Frankfurto ĉe Odro". Ĉi-tie li sukcesis establiĝi ree en la kampo de la akademia legado. Ĉi tio alportis al li renomon kiel profesoron pri medicino ĉe la nove fondita "Universitato de Helmstedt", kie li ĉeestis la malferman ceremonion en la 15-a de oktobro 1576. Tamen, li restis nur en ĉi tiu posteno ĝis 1578 kaj revenis al Frankfurto ĉe Odro, kie li donis lecionojn pri morala filozofio, dialektiko kaj Aristotelo ĝis siaj lastaj tagoj. En la Universitato de Frankfurto ĉe Odro, li ankaŭ partoprenis en la organizaj taskoj de la universitato kaj administris en 1566, 1572 kaj 1580 la Dekana Oficejon de la Fakultato pri Artoj kaj ankaŭ estis rektoro de la akademio en la periodoj 1564-65 kaj 1576-77.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti