Johann Heinrich Pestalozzi

svisa pedagogo
(Alidirektita el Heinrich Pestalozzi)

Johann Heinrich PESTALOZZI [johan hajnrih pestaloci], foje nomata "Henriko Pestalozzi", (naskiĝis la 12-an de januaro 1746, mortis la 17-an de februaro 1827) estis svisa pedagogo.

Johann Heinrich Pestalozzi
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1746 (1746-01-12)
en Zuriko
Morto 17-an de februaro 1827 (1827-02-17) (81-jaraĝa)
en Brugg
Mortokialo kancero
Tombo Birr AG
Lingvoj francagermana
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de Zuriko
Memorigilo Johann Heinrich Pestalozzi
Familio
Edz(in)o Anna Pestalozzi-Schulthess
Okupo
Okupo pedagogofilantropofilozofopolitikistoverkistoterkultivistoinstruisto
vdr

Li studis teologion kaj juron en sia naskiĝurbo Zuriko, sed ĉesigis la studojn sen diplomo kaj transloĝiĝis al kampara regiono, kie li dediĉis sin al la agrikulturo. Liaj provoj, enkonduki novajn kreskaĵojn kaj sterkaĵojn por plibonigi la situacion de la malriĉaj kamparanoj, ne estis sukcesaj.

Kun sia edzino Anna en 1775 li invitis proksimume 40 infanojn el malriĉaj familioj al sia bieno Neuhof, donis al ili instruon kaj edukon, ankaŭ pri metiaj kaj agrikulturaj aferoj. Pro ekonomiaj kialoj ili devis fermi la entreprenon en la jaro 1779. Dum la sekvaj 20 jaroj Pestalozzi dediĉis sin ĉefe al la verkado. Famon li akiris per sia romano Lienhard und Gertrud; pliaj beletraj kaj sciencaj verkoj sekvis.

Ekde 1798 li fariĝis estro de orfejo en Stans, de 1800 ĝis 1804 li estis lernejestro en Burgdorf. Tie li enkondukis propran metodon pri la instruado kaj edukado, kiun li pluevoluigis en Yverdon-les-Bains, kie li agadis ekde 1804. Li postulis naturecan edukadon, unuigantan la povojn de la cerbo (intelektaj povoj), la koro (moralaj, religiaj povoj) kaj la manoj (metiaj povoj) al harmonia tuto.

En la jaro 1825 Pestalozzi revenis al sia bieno Neuhof, kie li du jarojn poste, en la aĝo de 81 jaroj mortis.[1][2]

Listo de verkoj redakti

  • Lienhard und Gertrud (romano, 4 vol., 1781 – 1787)
  • Christoph und Else (romano, 1782)
  • Meine Nachforschungen über den Gang und die Entwicklung des Menschengeschlechts (traktato, 1791)
  • Wie Gertrud ihre Kinder lehrt (traktato, 1801)

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Konsultu: Radioprelego pri Johann Heinrich Pestalozzi de D-ro Arthur Baur, mp3-datumo el la sonarkivo de CDELI
  2. Vidu http://heinrich-pestalozzi.de/ en germana, angla, itala, franca, rusa, hispana, japana kaj ĉina lingvo