Heinrich Schnepper

Volapukisto

Heinrich Schnepper [pron. hajnriĥ ŝneper] (mortis la 6-an de decembro 1934 en Neuburg) estis germana pastro kaj volapukisto, kiu longe agadis en Munkeno.

Heinrich Schnepper
Persona informo
Lingvoj Volapuko
Okupo
Okupo volapukologo
vdr

Li pastriĝis en la urbo Einschtatt en la jaro 1878. Inter 1884 kaj 1886 li estis prefekto de studseminario en Munkeno. Li eklernis la volapukan en la jaro 1885 kaj jam en tiu jaro li ekhavis diplomon pri instruisto de la lingvo (n-ro 174) kaj du jarojn poste en la grado "profesoro". Kiel bonega oratoro, li multe disvastigis la volapukan per paroladoj kaj libroj.

Schnepper organizis la duan volapukan mondkongreson, kiu en 1887 okazis en Munkeno. Li redaktis kaj publikigis la ilustritan 8-paĝan monatan humur-gazeton Cogabled Volapükelas inter 1887 kaj 1890. De 1893 ĝis 1915 li oficis en la munkena katedralo kaj ekde 1915 li fariĝis paroĥestro en la urbeto Neuburg an der Donau. Tiun postenon li havis ĝis 1934, kiam li forpasis.

Bibliografio redakti

  • Haupenthal, Reinhard. 1982. Volapük-Bibliographie. Hildesheim, Zürich, New York: Georg Olms Verlag.
  • Kniele, Rupert. 1889. Das erste Jahrzehnt der Weltsprache Volapük. Verlag von A. Schoy, Buchhandlung, Ueberlingen a. B.
  • Spielmann, Sigmund. 1887. Volapük-Almanach für 1888, verfasst von Sigmund Spielmann. I. Jahrgang. Lekaled volapüka plo yel balmil jöltum jölsejöl, pelautöl fa Spielmann Sigmund. Yelüp balid. Leipzig: Mayer.