Heinrich ZILLICH (naskiĝinta la 23-an de majo 1898 en Bod, mortinta la 22-an de majo 1988 en Starnberg) estis germana kaj rumania verkisto kaj funkciulo de porelmigrinta asocio. Li apartenis al la minoritato de la transilvaniaj saksoj.

Heinrich Zillich
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1898 (1898-05-23)
en Bod
Morto 22-an de majo 1988 (1988-05-22) (89-jaraĝa)
en Distrikto Starnberg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Profesio
Alia nomo Lutz Tilleweid vd
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Ĝis 1945 redakti

Estante filo de sukerfabrikanto li trapasis la abiturientan ekzamenon ĉe Honterus-gimnazio. Post soldatado dum al Unua mondmilito li partoprenis kiel leŭtenanto kontraŭkomunismajn batalojn en 1919 en Hungario. Ekde 1920 li frekventis en Berlino komercistan lernejon kaj diplomiĝis en 1922. Studon je de administradsciencoj li finis en 1922; doktoriĝo lia sekvis en 1924 en Berlino pri politika scienco.[1]

Li fondis kaj eldonis (inter 1924 kaj 1939) la gazeton "Klingsor", kiu taksatas la plej grava germanlingva kulturperiodaĵo de Sudeosta Eŭropo. Eĉ Thomas Mann ŝategis ĝin. Josef Weinheber publikigis en ĝi siajn unuajn laboraĵojn kiel ankaŭ kelkaj judaj germanlingvaj verkistoj el Bukovino. Malgraŭ supraĵa multflankemo kaj malfermiteco la gazeto evoluis je ŝovinisma organo. En Transilvanio Zillich apogis la naziisman helporganizaĵon Nationalsozialistische Selbsthilfebewegung der Deutschen in Rumänien (NSDR) respektive post 1933 Nationale Erneuerungsbewegung der Deutschen in Rumänien (NEDR). Ekde 1936 li vivis ĉe Starnberger See. Zillich jam en la 1920-aj jaroj komencis la publikigon de noveloj kaj poemoj kaj vivis ekde la 1930-aj jaroj kiel liberprofesiulo. Furoris lia evoluromano Zwischen Grenzen und Zeiten (1936). En 1937 li ricevis por sia verkaro multajn honorojn kaj akceptitis de Adolf Hitler mem dum la 7-a Berlina porpoeta semajno.[2] Ĝis 1945 liaj libroj ĝuis pri eldonkvanto de ĉ. 1,5 milionoj da ekzempleroj.[3] Dum la malfruaj 1930-aj kaj fruaj 1940-aj jaroj li nombriĝis inter la plej diligentaj aŭtoroj de la nazia kulturorgano "Das Innere Reich". En 1940 li iĝis germana ŝtatano.[4] En 1941 li iĝis ano de NSDAP[5]. Li eĉ estis en 1943 en la kandidataro (krom Hans Friedrich Blunck, Hans Carossa, Wilhelm Pinder kaj Heinrich von Srbik) por prezidanteco ĉe Deutsche Akademie.[6] Estante oficiro de Wehrmacht li eldonis i.a. la beletran serion por batalantaj soldatoj. Li figuris en 1944 sur la listo de difavoratoj.[7]

Post 1945 redakti

Postmilite Zillich neis spiritan proksimecon al naziismo. Tamen li ankoraŭ en 1950 verkis pri la rolo de la germanoj kiel gvardantoj de okcidenta kulturo.[8] Pri Hitler skribis en 1968, ke temis pri senmezura geniulo.</ref>... aber kein Rechtsgefühl hatte und zuletzt krankhaft maßlos war. Es ist aber nicht allein seine schuld, daß Europa bis heute nicht zur Ruhe und zu jener rechten Geschlossenheit kommt, die es zur Weltmacht erhöhen könnte. - Ĉe Südostdeutsche Vierteljahresblätter 3/1968, p. 157.</ref>[9] Zillich daŭre aktivis verkiste. Ekde 1952 li estis porparolanto kaj ekde 1963 honora prazidanto de Landsmannschaft der Siebenbürger Sachsen (asocio de la elmigrintaj transilvaniaj saksoj). De 1959 ĝis la aĝo de 82 jaroj li eldonis Südostdeutsche Vierteljahresblätter. Li membris ĉe Ostdeutscher Kulturrat kaj honore ĉe Deutsches Kulturwerk Europäischen Geistes. Li parolis antaŭ anoj de Gesellschaft für Freie Publizistik kaj verkis por la dekstra gazeto "Nation Europa".[10] En 1987 li ricevis la premion Diĉtersteinschild de Verein Dichterstein Offenhausen kiu malpermesitis en 1999.

Li estis kunedzina de 1927 havinte kvin infanojn.

Verkista graveco redakti

En siaj libroj Zillich rakontis la vivon kaj la kutimojn de la germanlingvanoj en Transilvanio kaj ilian medio. La ŝato de liaj verkoj diferencas: estimantoj de Zillich, ĉefe el la rondoj transilvaniaj taksas lin klasikulo neideologia de la rumanigermana literaturo kiu ebligis fuĝon el naziisma ĉiutagaro en t.n. simplan vivon.[11] Laŭ Hans Bergel estis Zillich ĉefe verkisto kaj publicisto kiu bedaŭrinde lasis eniri politikaĵojn en la verkaron. Per la noveloj Der Urlaub (1933), Die Reinerbachmühle (1935) kaj Der baltische Graf (1937) venis al la konkludo la literaturhistoriisto Peter Motzan ke temis pri retoriko nacia kaj heroa.[12]

Por la kritikantoj de Zillich li estis simpla por la nazioj ilo de diaspora propagando. La verkisto kaj publicisto William Totok eĉ konsideris lin antaŭpensanto de rumanigermana faŝismo kaj por la filologo Horst Denkler li - same kiel Hans Grimm, Bruno Brehm kaj Erna Blaas - nombriĝis ja inter la propagandistoj kaj apologetoj de naziismo.[13] Por provi tion citatas ofte la en 1931 eldonita novelo Der Zigeuner estante plena de antaŭjuĝoj.[14]

Ankaŭ lia ĉefverko Zwischen Grenzen und Zeiten, evoluromano de juna germana milito-homo, samus. Ĝi estis granda sukceso komerca kaj himne ovaciitis fare de la naziaj literaturkritantoj. La ĉefa literaturhistoriisto nazia, Hellmuth Langenbucher ankaŭ partoprenis la laŭdegon.[15] dume tiutempaj kritikanoj fremdlandaj taksas ĝin nura propagandaĉo.[16]

Honoroj redakti

  • 1932 Erzählerpreis de la gazeto "die neue linie"
  • 1934 Erzählerpreis de la gazeto "die neue linie'
  • 1937 Volksdeutscher Schrifttumspreis de la urbo Stuttgart
  • 1937 Literaturpreis der Reichshauptstadt Berlin, (Berlino)
  • 1937 honora doktoreco de la Universitato de Göttingen
  • 1953 Südostdeutscher Literaturpreis
  • 1968 Kulturpreis der Siebenbürger Sachsen
  • 1970 Mozartpreis der Goethe-Stiftung, Bazelo
  • 1987 Dichtersteinschild de Verein Dichterstein Offenhausen

Verkoj redakti

  • Wälder und Laternenschein. Sibiu 1923.
  • Die Strömung. Mediaș 1924.
  • Strömung und Erde. Brașov 1929.
  • Der Zigeuner. Sighișoara 1931.
  • Sturz aus der Kindheit. Leipzig 1933.
  • Die gefangene Eiche und andere siebenbürgische Erzählungen. Köln 1935.
  • Komme, was will. München 1935.
  • Die Reinerbachmühle. Leipzig 1935.
  • Zwischen Grenzen und Zeiten. München 1936.
  • Der baltische Graf. München 1937.
  • Der Weizenstrauß. München 1938.
  • Flausen und Flunkereien. Lustige Geschichten aus Siebenbürgen. München 1940.
  • Siebenbürgen und seine Wehrbauten, Langewiesche, Königstein im Taunus 1941; ekde 1957 sub la titolo Siebenbürgen. Ein abendländisches Schicksal, lasta eldono 1982 (=Die Blauen Bücher).
  • Sturm des Lebens. Wien 1956.
  • Wälder und Laternenschein. München 1978.

Referencoj redakti

  1. Unbelehrbar, starr und abweisend (letero de Zillich al Holzträger, 13.1.1980); Wer ist wer? XVI (1969/70), vol. 1, p. 1492; Zillich, Heinrich. Ĉe: Polunbi Datenbank schrift und Bild 1900-1960. Oldenburg
  2. Weder Mythisierung noch pauschale Verurteilung. Ĉe: Dossier Heinrich Zillich (1898–1988) (kp. ĉe eksteraj ligiloj
  3. Fragwürdige Ehrung. Ĉe: Antifaschistische Nachrichten, 14/1998.
  4. Klaus Popa: Heinrich Zillich als Konjunkturritter[rompita ligilo]. Website Transylvania.
  5. http://www.halbjahresschrift.homepage.t-online.de/zill1.htm
  6. Deutsche Akademie, 1925-1945, ĉe: Historisches Lexikon Bayerns.
  7. Theodor Kellenter: Die Gottbegnadeten: Hitlers Liste unersetzbarer Künstler. Kiel: Arndt, 2020 ISBN 978-3-88741-290-6, p. 95-96
  8. Münchner Merkur, 30.11.1950, citite laŭ: Hans Sakowicz, Alf Mentzer: Literatur in Nazi-Deutschland. Hamburg/Wien 2002, p. 418.
  9. Hans Holzträger: Erinnerungslücken und Verschweigen. Ĉe: Hjs, 6. Jg., 1/1994, p. 30–38.
  10. s. Wer ist wer? XVI (1969/70), Bd. 1, S. 1492; Zillich, Heinrich. Ĉe: Polunbi Datenbank schrift und Bild 1900–1960; Hans-Dieter Bamberg: Die Deutschland-Stiftung e.V. Studien über Kräfte der demokratischen Mitte und des Konservatismus in der Bundesrepublik Deutschland. Meisenheim am Glan 1978, p. 327; Fragwürdige Ehrung. Ĉe: Antifaschistische Nachrichten, 14/1998.
  11. William Totok: Heinrich Zillich und die Topographie der Verdrängung. Ĉe: Hjs, 1/1993, p. 57; Brigitte Tontsch: Tabuisiertes Thema differenziert erforscht. Ĉe: Siebenbürgische Zeitung, 2.4.2004.
  12. https://web.archive.org/web/20071007173512/http://www.siebenbuerger-sachsen-bw.de/buch/sachsen/15.htm
  13. William Totok: Heinrich Zillich und die Topographie der Verdrängung. Ĉe: Hjs, 1/1993, p. 57; Horst Denkler: Janusköpfig. Zur ideologischen Physiognomie der Zeitschrift „Das innere Reich“ (1934–1944). Ĉe: Denkler, Karl Prümm (eld.): Die deutsche Literatur im Dritten Reich. Stuttgart 1976, p. 398.
  14. etanalizo. Arkivita el la originalo je 2021-05-08. Alirita 2022-06-07.
  15. Hans Sakowicz/Alf Mentzer: Literatur in Nazi-Deutschland. Hamburg/Wien 2002, p. 418.
  16. Joop Wekking: Untersuchungen zur Rezeption der nationalsozialistischen Weltanschauung in den konfessionellen Periodika der Niederlande 1933-1940. Ein Beitrag zur komparatistischen Imagologie. Amsterdam/Atlanta (GA) 1990, p. 390.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti