Heinz Chez

germana ekzekutito
(Alidirektita el Heinz Ches)

Georg Michael Welzel, konita kiel Heinz ChezChes (Cottbus, Brandeburgio, Germanio, 1944 - Taragono, Katalunio, Hispanio, 2a de marto 1974), estis unu de la du lastaj ekzekutitoj per garoto fare de la Frankismo, kun la hispana anarkiisto Salvador Puig Antich fakte samtage.

Heinz Chez
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1944 (1944-07-22)
en Cottbus
Morto 2-an de marto 1974 (1974-03-02) (29-jaraĝa)
en Taragono
Mortokialo Garoto
Ŝtataneco Germana Demokratia Respubliko
vdr

Li devenis el tiama GDR de kiu klopodis fuĝi en 1964, 1967 kaj 1970, pro kio li ofte estis malliberigita. Finfine li liberiĝis kaj en 1972 li eniris en Hispanion. Ŝajne la 19an de decembro 1972, Welzel murdis policanon en L'Hospitalet de l'Infant (Provinco Taragono). La venontan tagon li estis arestita en samprovinca l'Ametlla de Mar. Tiam li havigis falsan identecon kaj dum la proceso ankaŭ la aŭtoritatoj havigis certan informon nek pri la individuo nek pri la kazo. Li estis akuzita ankaŭ de alia murdoklopodo de policano okazinta kelkajn tagojn antaŭe en Barcelono. Fakte la juĝo je milittribunalo ne sekvis justan proceduron kaj plej verŝajne oni serĉis nur venĝon pro la atenco kontraŭ ĉefministro Luis Carrero Blanco (20a de decembro 1973). Samtage estis ekzekutita ankaŭ la hispana anarkiisto Salvador Puig Antich kaj oni diris, ke la ekzekuto de Heinz Chez estis nur klopodo de la reĝimo por devojigi la internacian atenton for de la kazo de Salvador Puig Antich, kiu estis levinta internacian protestkampanjon. Ĉe Heinz Chez la ekzekutisto faris fuŝegan laboron kaj la ekzekuto daŭris 25 minutojn.

Frua grava rezulto de la kazo estis teatraĵo de Els Joglars en 1977 nome La torna kiu temis pri la ekzekuto de Heinz Chez kiel klopodo de la reĝimo por devojigi la internacian atenton for de la kazo de Puig Antich. Pro tiu teatraĵo ankaŭ la grupo estis procesita per milittribunalo, devis fuĝi al ekzilo (jam en supozita demokratia epoko), kaj tio generis fortan movadon en Hispanio favore al la esprimlibero.