La Hejmkolombo, aŭ domkolombo[1] (Columba livia domestica), estas ĉu subspecio ĉu individuaj birdoj devenaj el la specio Rokkolombo, aŭ livio[2], kiu estis enhejmita el kelkaj miloj da jaroj. Nune ili loĝas liberaj en multaj urboj, pro kio foje homoj konsideras kolombojn kiel plagon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hejmkolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Hejmkolombo 'Columba livia domestica '
Johann Friedrich Gmelin 1789
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kolombejo ĉe ĝardenoj Nymans, West Sussex, Anglio

La bredado de kolomboj ankoraŭ restas populara, kaj ricevas la nomon kolombobredado.

Reproduktado redakti

La Hejmkolombo reproduktiĝas laŭ simila metodo kiel la sovaĝa Rokkolombo. Ĝenerale homoj selektas bredontajn partnerojn. Kropolakto produktita de gepatroj povas eventuale esti anstataŭita de artefaritaj anstataŭaĵoj.

Leterkolomboj redakti

Trejnitaj hejmkolomboj kapablas reveni hejmen el loko kie ili neniam antaŭe estis malproksime eĉ 1 000 km for. Specifa bredaĵo, nomita leterkolombo aŭ mesaĝa kolombo, estis bredita per selekta bredado por sendi mesaĝojn kaj la membroj de tiu variaĵo de kolombo estas ankoraŭ uzataj ĉe kolombado.

La eksterordinaraj kapablecoj por flugveturado estas foje eksplikitaj per teorio, ke kolomboj povas esti en kontakto kun la magneta kampo de la Tero (kion pristudas la geomagnetiko) per delikataj histoj de siaj kapoj. Plej surpriziga estas ke kolomboj ne estas migrantaj birdoj.

Mesaĝaj kolomboj tre utilege kontribuis al la homaro, ĉefe kaze de milito. Tiel nomataj militokolomboj alportis gravegajn mesaĝojn kaj multaj ricevis honorpremiojn pro siaj servoj. Medalordenoj kiel la Croix de guerre, atribuita al Cher Ami, kaj la Medalo Dickin atribuita al G.I. Joe, estis donataj al kolomboj pro siaj servoj.

Aliaj celoj de kolombobredado redakti

La Hejmkolombo estas bredata ankaŭ kiel fontoresurso por viando. Kolomboj sufiĉe kreskiĝas ĝis ia grando ankoraŭ en la nesto antaŭ elnestiĝi kaj ekflugi kaj tiam (kiam ili estas nomataj kolombidoj) ili estas ŝatataj kiel manĝaĵo. Por tia komerca viandoprodukto oni bredis specialan grandan blankan kolombon, nomita "Reĝokolombo," kiu estis atingita per selektiga bredado.

Bredistoj disvolvigis multajn ekzotecajn formojn de kolomboj. Inter tiuj formoj estas la portokolomboj, raso de kolombo kun multe da brido kaj unika, preskaŭ vertikala, starsinteno (bildoj). Estas multaj ornamecaj kolomboj, inkludante la rason "Duchess", kiu havas elstaran karakteron ĉar ties piedoj estas entute kovritaj de speco de ventumilo da plumoj. Ankaŭ la ventumilvostuloj estas tre ornamecaj per siaj ventumilformaj vostoplumoj.

Eksperimentado redakti

La hejmkolombo estas komune ankaŭ uzata en laboratoria eksperimentado en biologio, medicino kaj kognoscienco.

Oni trejnis kolomboj por diferencigi inter pentraĵoj de stiloj respektive kubismo kaj impresionismo, ekzemple. En alia projekto, oni instruis kolombojn por esti pli efektivaj ol homoj por trovi viktimojn de vrakiĝoj enmare. Eksperimentado per kolomboj estas tre disvastigata, ekzemple rilate perceptado de formoj kaj teksturoj, ekzempla kaj prototipa memoro, konceptado bazita sur kategorioj kaj asocia kaj multaj pliaj.

Kontraŭleĝa mortigado de eventualaj predantoj redakti

En Usono, kelkaj kolombobredistoj kontraŭleĝe ĉasas kaj mortigas akcipitrojn kaj falkojn por protekti siajn kolombojn[3]. En usonaj kolomboasocioj hobiuloj ofte kaj malferme rakontas siajn spertojn pri ĉasado de akcipitroj kaj falkoj. Oni supozas, ke preskaŭ 1,000 rabobirdojn oni mortigis en Oregono kaj Vasingtono, kaj el 1 ĝis 2 da miloj oni mortigas en suda Kalifornio ĉiujare. Junie de 2007, tri oregonanoj estis arestitaj pro deliktetoj rilate malpermeson de mortigo de rabobirdoj kaj same sep kalifornianoj kaj unu teksano.

Urbokolomboj redakti

 
Urbokolomboj plej ofte montras tre ampleksan plumarvariadon.

Multaj hejmitaj birdoj forfuĝis aŭ estis liberigitaj laŭ la jaroj kaj iĝis sovaĝaj. Tuj montras tre ampleksan variadon de plumaro, kvankam nekredeble multaj aspektas kiel puraj Rokkolomboj. Malabundo de la pura sovaĝa specio estas parte kaŭzata de interreproduktiĝo kun sovaĝaj birdoj. Inter hejmkolomboj aŭ urbokolomboj multaj perdis sian originan specikarakterojn (ĝenerala griza koloro, du flankaj malhelaj strioj, blanka pugo, nuanca kolo) kaj estas nur grizaj aŭ nigraj; multaj estas blankaj (kio utilis por kune kun imago de pureco en la blanka koloro esti simbolo de paco), sed tio devenas el la fakto, ke multaj birdospecioj, kiam estas enhejmigitaj, perdas siajn kolorojn kaj iĝas blankaj, kiel okazas kun anseroj, anasoj, kokoj kaj aliaj.

Referencoj redakti

  1. domkolombo en PIV ĉe vortaro.net
  2. livio en PIV ĉe vortaro.net
  3. Milstein, Michael, "Fight pits pigeon, hawk lovers", The Oregonian, 2007-06-09. Kontrolita 2007-06-11.