Hejmloka patriotismo

Hejmloka patriotismo (de la vorto patrioto, surbaze de la latina adjektivo patrius en la signifo "patreca, hejma") estas aparte forta ŝato kaj prefero por la propra loĝloko aŭ ties rekta ĉirkaŭaĵo. Tiu inklino ofte ligiĝas al senkonscia aŭ konscia malaprezo kaj malplivalorigo de aliaj lokoj, aparte de najbaraj aŭ laŭ socia signifo kompareblaj al la propra hejmloko. La vorto havas iom ironian tonon, ĉar patriotismo ja estas emocia sinteno de forta prefero de la propra "patrujo", do kutime celas la plivalorigon, preferon kaj idealigon de tuta nacio. Al tio la signifa limigo for de tuta nacio al nur la kompareble malgranda hejmloko ne vere korespondas, kaj eĉ iomete ridindigas la koncepton de patriotismo. Fortaj kaj rigidaj subtenantoj de hejmloka patriotismo havas psikajn karekterizaĵojn pri la idealigo de la propra grupo kaj la kontrasta malidealigo de la resto de la mondo, kiuj ankaŭ – eble pli forte – estas inter la ecoj de naciismo kaj de rasismo. En memironia kaj malforta formo tamen la hejmloka patriotismo konsideriĝas persona eco pardonebla kaj ne vere komparebla al ideologiorivaleco inter simile grandaj, najbaraj komunumoj aŭ duoblaj urboj ekzemple pri la komparo de urbaj festoj, ekzemple dum karnavalo, aŭ de tipaj lokaj manĝaĵoj konsideriĝas pli amuza ol serioza konkuro, kaj same sporta rivaleco inter la teamoj de konkuraj urboj.

Disvastiĝo redakti

Hejmloka patriotismo kutime aparte fortas en regiono, kiuj dum la pasinteco estis organizitaj kiel sendependaj ŝtatetoj aŭ urboŝtatoj, aŭ ankaŭ en kazoj, en kiuj antaŭe sendependaj vilaĝoj aŭ urboj estas unuigitaj al komuna administra unuo, kaj la lokuloj emocie malaprezas tiun unuiĝon. En iuj urboj de Italio ankoraŭ nuntempe ekzistas ne nur forta rivaleco inter unuopaj urboj, ekzemple en Toskano, sed eĉ rita rivaleco inter la unuopaj urbaj kvartaloj (contrade), kiel ekzemple en Siena.

Hejmloka patriotismo povas forte bremsi la teorie utilan ekonomian aŭ kulturan kunlaboron inter najbaraj urboj aŭ neurbaj komunumoj. Ofte en tiaj kazoj la "lokaj patriotoj" nomas la timon pri perdo de la loka identeco kaŭzo de tia malkunlaboro.